Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Teni la vivovojon libera
2013-05-03

WA CHUNFANG

 


Oficiroj kaj soldatoj malobstrukcas la detruitan vojon. (Fotita de Shi Gang) 

 

    Tagmeze de la 22a de aprilo ĵurnalistoj el la Pekina Revuo sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo iris al la gubernio Baoxing grave trafita de la tertremo en Lushan, veturigate de du volontuloj per motorcikloj. Survoje ili renkontis Zhang Lei, skipestron de la dua brigado el la trafikpolica taĉmento, kaj liajn kolegojn, kiuj estis manĝantaj tujmanĝeblajn nudelojn. Zhang kaj liaj kolegoj plurfoje partoprenis en postkatastrofa savado. Ĉi-foje ili ekiris al la gubernio Lushan tuj post la tertremo. Ili respondecis pri malobstrukco de la vojo inter Lushan kaj Baoxing. "Ni atingis Lushan en la sama vespero post la tertremo. Ni estas unu el la plej fruaj teamoj ĉe la frontlinio," diris Zhang. Ili tuj eklaboris tie, kaj 30 horojn post la tertremo, en la frua mateno de la 22 de aprilo, la vojo estis malfermita.

 

    Tiu vojsekcio longas nur 30 km, tamen estas plena de danĝeroj. "Post la remalfermiĝo de la vojo, nia nuna tasko estas formovi disfalintajn ŝtonojn kaj teni la vojon libera por transportado de medikamentoj al la tertremo-trafita regiono," diris Zhang. Pro oftaj tertremaj postskuoj la brigado estis dividita en plurajn skipojn, ĉiu provizita per du aŭ tri fosmaŝinoj kaj ŝarĝveturiloj, por malsamaj sekcioj.

 

    La vojsekcio plej grave detruita pro terlavango troviĝis ĉe la loko nomata de lokanoj "kanjona buŝo", kvin kilometrojn for de la urbeto Lingguan. La tuta kanjono estis malluma kaj profunda. Unuflanke estis elstarantaj ŝtonoj, aliflanke onda kaj malklara rivero. Multe da rokoj povas disfali probable en ajn momento, kaj falis malgrandaj ŝtonoj de tempo al tempo. Sur la vojo troviĝis kelkaj deformitaj aŭtoj. Soldato Yan Kaikai vundiĝis trafite de ŝtono, kaj pro tio ankaŭ ĉesis laboro de aliaj organizoj. En ĉi tiu momento brigadestro Wang Duo instrukciis akceli la riparadon. "En tiu ĉi kriza momento ni, la trafika polico, devas sturmi en la fronto."

 

    Posttagmeze de la 22a de aprilo ni iris al iu blokita loko ĉe la limo inter la urbeto Lingguan kaj la distrikto Zhongba, kie laboris la dua brigado. Stiristo de la fosmaŝino estis kvarranga oficiro Nie Hong, kiu kapablas stiri multajn konstruo-maŝinojn, kaj li ĉiam estis ĉefa savlaboranto. De la mateno de la 21a de aprilo ĝis tiam, li ne forlasis sian postenon. Alia mekanikisto estis ĝuanta feriojn kiam okazis la tertremo. Ricevinte la sciigon, ke li tuj revenu al sia posteno, li rapidis al la frontlinio post pli ol 30 horoj da veturado, kaj senripoze, li ĵetis sin al la batalo. Wang Li, estro de la Ĉina Internacia 5A-Savkorpuso, kaj lia kolego Zhu Lenian, tiel komentis la brigadon: "Ili ĉiam ekas je la unua tempo, atingas la cellokon je la unua tempo, kaj remalfermas la vojon je la unua tempo. Ĝi estas heroa brigado!"

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng