2013-05-03
 Japanaj porcelanaĵoj eksponataj en la foiro |
La 1-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la Foiro de Arta Pekino '2013, kiun ĉeestis pli ol 130 artaj organizoj ĉinaj kaj alilandaj.
La foiro kun la ekspona areo de 20 mil kvadrataj metroj konsistas el 2 zonoj, kiaj la moderna eksponejo kaj la klasika eksponejo. Estas la unua fojo por pli ol duono da artaj organizoj partopreni en la foiro. Estis eksponitaj diversaj artaj verkoj, inkluzive de oleopentraĵoj, gravuraĵoj, skizoj, skulptaĵoj, videoj, ĉinaj pentraĵoj, juveloj ktp. Estis ankaŭ eksponiĝoj de speciala temo kaj aŭkcio, arta platformo, forumo pri edukado kaj bonfaraj projektoj. Artistoj el la provinco Taiwan de Ĉinio, el ĝiaj specialaj administraj regionoj Makao kaj Hongkongo, kaj tiuj el Japanio kaj Sud-Koreio estis invititaj por eksponi siajn verkojn en la foiro, kie troviĝis ankaŭ arta eksponiĝo de infanoj, en kiu estis eksponitaj 150 verkoj kreitaj de infanoj el 17 urboj kaj prezentantaj al la vizitantoj puran kreivecon de infanoj.
Startiĝis la Foiro de Arta Pekino en la jaro 2006. Ĝi ĉiujare okazas kaj jam fariĝas la plej influata arta ekspozicio en Azio.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|