Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Kulturo de la Dinastioj Song kaj Jŭan ( I)
2013-05-03

    Dum la tempo de la dinastioj Song kaj Jŭan (960-1368 p. K.) estis tre vigla la ekonomia interŝanĝo inter la ĉinaj naciecoj, pli prosperis ankaŭ la metiindustrio, komerco kaj urba ekonomio. Surbaze de tio la kulturo, scienco kaj teknologio havis rimarkindan progreson.

 

    Tri grandaj inventaĵoj

 

    Presarto, kompaso kaj pulvo, la tri grandaj inventaĵoj de la antikva ĉina popolo, havis pluan disvolviĝon dum tiu tempo.

 


Bi Ŝeng
 

 

    Ksilografia presarto en Song-dinastio vigle disvolviĝis. Tiam la libroj havis belformajn ideografiaĵojn kaj estis bele binditaj. En la mezo de la 11-a jarcento Bi Ŝeng de la Norda Song-dinastio inventis tipografion. Li faris egalgrandajn kubetojn el argilo kaj gravuris sur ĉiu el ili po unu ideografiaĵo. Bakite, tiaj argilaj tipoj povis esti uzataj en kompostado. Fininte presadon, oni povis ilin malkomposti por posta uzo. Tial oni nomis ilin moveblaj ideografiaĵoj. La tipografio malfermis novan paĝon en la historio de presarto.

 

    La ĉina tipografio estis enkondukita unue en Koreion, poste en Japanion kaj Egiption. Nur en la 15-a jarcento eŭropanoj ekuzis tipografion.

 

    En la periodo de Militantaj Regnoj (475 a. K. — 221 a.K.) la ĉina popolo trovis, ke magneto ĉiam montras la sudon, kaj per ĝi faris direktomontrilon sinan. Ĝi konsistis el kupra plato kun direktomontraj gradoj kaj glata magneta kulero fiksita sur la akso starigita meze en plato. Ĝin uzante oni turnis la kuleron por ke tiu rivoluu. Kiam ĝi haltis, ĝia tenilo ĉiam montris la sudon. En la Norda Song-dinastio jam aperis artefarita magneta nadlo. En la komenco la nadlo flosis surakve kaj povis libere turniĝi, aŭ estis metita sur glatan bovlo-randon por rivoluigi ĝin. Estis la plej bona metodo: Oni ligis silkan fadenon sur la mezon de nadlo per vakso, por ke ĝi turniĝu. Poste oni faris kompason per nadlo kaj uzis ĝin en mara navigacio. Dum la tempo de la Suda Song-dinastio ĉinaj komercŝipoj ekipitaj per kompaso ofte navigis inter Ĉinio, insuloj de la sudorienta Azio kaj la Hindia Oceano. Arabaj kaj persaj komercistoj ofte veturis per ĉinaj marŝipoj, ankaŭ ili ellernis uzi kompason.

 


Supre: Kompaso Malgupre: Sinan 

 

    Pulvo estis inventita de antikvaj ĉinaj alĥemiistoj en farado de eliksiroj. Sun Simjaŭ, medicinisto de Tang-dinastio (618-907 p. K.), plej frue notis metodon fari pulvon el miksitaj salpetro, sulfuro kaj lignokarbo. En la lastaj jaroj de Tang-dinastio pulvo komencis esti uzata en milito. La Norda Song-dinastio vaste uzis pulvon en la bataloj kontraŭ la regnoj Ljaŭ, la Okcidenta Ŝja kaj Ĝin kaj por tio fondis pulvofarejojn. En ĉ. la 13-a jarcento Ĉinio jam povis fari eksplodigeblajn bombojn. Tiam oni plenigis ferpotojn per pulvo kaj pafis ilin per ŝtonĵetiloj, ekbruliginte ilian meĉon, por vundi malamikojn. Oni nomis ilin "feraj kanonoj" siatempe.

 


Pulvotubo
 

 

    La pulvofara metodo estis enkondukita de Ĉinio en islamajn landojn en la 13-a jarcento kaj en Eŭropon en la 14-a jarcento.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng k Chen Ji

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng