En la 22-a de aprilo la 7-a Azia Kongreso de Esperanto fermiĝis en Jerusalemo. Antaǔ la fermo okazis la publika kunsido de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia E-Movado). Post la voĉdono de estraranoj de KAEM Wang Ruixiang, asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj direktoro de la oficejo de ĈEL, elektiĝis kiel la nova prezidanto de KAEM.
Estanta la nova prezidanto s-ro Wang Ruixiang prezidis la publikan kunsidon. Laŭ lia propono la partoprenantoj de la kunsido silente funebris pro la viktimoj de la 7-magnituda tertremo, okazinta en la 20-a de aprilo en Ya'an, Ĉinio. En la kunsido la KAEM-estraranoj aranĝis inter si la laborojn. La kunsido ankaŭ decidis, ke la 8-a azia E-kongreso okazos en 2016 en Ĉinio.
S-ro Wang Ruixiang respondis la demandojn elmeitiajn de la partoprenantoj.
(La oficejo de ĈEL)