2013-05-06 Iu viro havis tre malspritan kapon kaj lia edzino estis tre sagaca kaj vantema.
Foje la edzo promenis sur strato, kaj amiko ridete salutis al li.
"He, hodiaŭ vi havas ruĝan vizaĝon. Ĉu matene vi drinkis?"
Li respondis: "Ne, matene mi manĝis nur du maizajn pastojn."
Post kiam li revenis hejmen, lia edzino lernigis lin: "Vi devus respondi, ke vi drinkis, por sugesti, ke nia familio estas riĉa."
La sekvan tagon li denove renkontis la amikon kaj ili faris la saman interparolon kiel hieraŭ.
La amiko demandis: "Ĉu vi drinkis hodiaŭ matene?"
Li respondis: "Mi iom drinkis."
La amiko demandis: "Ĉu varman aŭ malvarman?"
Li hezitis momenton kaj respondis: "Vaporumitan."
La amiko ridetis: "Hodiaŭ matene vi denove prenis maizajn pastojn."
Reveninte li estis riproĉita de sia edzino: "Vi ja estas stulta! Kial vi diris ke la vino estas vaporumita? Ĉu vi ne scipovus diri, ke la vino estas varma?"
En la tria tago renkontinte la amikon, li tuj diris: "Hodiaŭ matene mi trinkis varman vinon,"
La amiko demandis: "Kiom?"
Li montris du fingrojn kaj diris: "Du pecojn."
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |