Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Stulta Birdo
2013-05-06

    Iu gastis ĉe amiko kaj ne intencis foriri. Tio tro tedis la gastiganton. Iutage li kondukis la gaston eksteren de la pordo. Tie aŭdiĝis kvivitado de birdo sur arbo.

 

    Li, montrante la birdon, diris al la gasto: "Vi loĝu ankoraŭ kelkajn tagojn, kaj atendu ĝis mi akrigos hakilon, dehakos la arbon kaj rostos la birdon por regali vin."

 

    Tion aŭdinte la gasto diris dubeme: "Ĉu tio eblas? Ĉu la birdo ne forflugos, kiam la arbo falos?"

 

    La gastiganto ridis: "Estu trankvila! Mi trovis, ke ĝi estas stulta birdo kaj ne scias forflugi eĉ kiam la arbo falos."

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng