Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fama germana televidkanalo RTL filmis en Herzberg pri Esperanto
2013-05-06

 

    La konata televidkanalo RTL pretigis 6 minutan filmon post tuttaga filmado, intervjuado en Herzberg, Germanio. Ili detale rigardis, filmis la kolektaĵojn de la biblioteko kaj arkivo de Interkultura Centro Herzberg, kie Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontis pri Esperanto, pri la kerna rolo kaj multflanka agado de la Esperanto-Centro en kaj por Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. En la filmo estas mallonga intervjuo ankaŭ kun urbestro Gerhard Walter kaj kun lernantoj de la Esperanto-fakrondo en la gimnazio. La raportistoj montras ankaŭ Esperanto-vidindaĵojn, ZEO-jn, dulingvajn ŝildojn, Esperanto-menukarton kaj aliajn interesaĵojn.

 

    Estas publikigita la raporto sur la hejmpaĝo de Herzberg. En la retpaĝo de esperanto-urbo jam aperis la bildraporto pri la televida teamo kaj la filmado en la urbo kaj la ligilo al la filmo.

 

    Kaj la televida dissendo okazis en la programo Wissen X-akt je la 18-a horo en 02.05.2013 (laŭ la germana tempo).

 

(el Esperanto-urbo)

 Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng