Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Kulturo de la Dinastioj Song kaj Jŭan ( II)
2013-05-06

    Sciencistoj ŜEN KŬO kaj GŬO ŜOŬĜING

 

    Ŝen Kŭo (1031-1095 p. K.), fama sciencisto en la Norda Song-dinastio, okupiĝis dum la tuta vivo pri scienca esplorado. En siaj lastaj jaroj li verkis la libron "Notoj en Mengŝji", kies enhavo traktis politikon, ekonomion, kulturon, militaferojn, sciencojn kaj teknikojn.

 

    Ŝen Kŭo atingis elstarajn sukcesojn en geologio. Li trovis mitulŝelojn kaj ŝtonetojn bende vicigitajn ĉe monttalio de Tajhang-montaro kaj asertis, ke antikve tie estis marbordo kaj la vasta ebenaĵo oriente de la montaro estis kovrita de maro, poste pro la erozio kaj grunda sedimentado la maro iom post iom ŝanĝiĝis en kontinenton. La scienca aserto estis prezentita ĉ. 700 jarojn pli frue ol tiu en Eŭropo.

 


Pulvosago 

En la astronomia kalendaro, li kreis kalendaron kun la printempkomenco (la 3-a, 4-a aŭ 5-a de la nuna februaro) kiel la unua tago de la jaro. Laŭ lia kalendaro unu jaro konsistis el 365 tagoj kaj ĉiuj ĝiaj 12 monatoj konsistis alterne el 31 aŭ 30 tagoj. Tia kalendaro utilis al agrikultura produktado. Post pli ol 800 jaroj simila kalendaro aperis en Eŭropo. Li montris ankaŭ, ke la kompaso "montras la sudon, tamen ĝia nadlo ofte devias iom orienten". Evidentiĝis, ke li jam trovis la magnetan devion. Lia trovo estis kvin jarcentojn pli frua ol tiu en Eŭropo.

 

    Gŭo Ŝoŭĝing (1231-1316 p. K.) estis elstara sciencisto de Jŭan-dinastio. Dum la regado de Kublajo, Gŭo Ŝoŭĝing respondecis pri revizio de kalendaro. Li faris pli ol dek astronomiajn aparatojn, per kiuj li faris astronomian observadon kaj ekzaktan kalkulon. Laŭ lia kalkulo, unu jaro havas 365.2425 tagoj, la ekarto de la kalkulo, kompare kun la tempo, kiun la terglobo bezonas efektive por rondiri ĉirkaŭ la suno, estas nur 26 sekundoj. Li projektis la kalendaron Ŝoŭŝi, kiu estis sama al la nuna Gregoria kalendaro en jarperiodo kaj naskita je 300 jaroj pli frue ol tiu lasta. Li gvidis astronomian mezuradon en la tuta lando siatempe. La plej norda mezurpunkto troviĝis en Tjelej de la baseno de la rivero Jenisejo en la nuna Siberio kaj la plej suda en Ŝjiŝa-insularo en la Suda Ĉina Maro.

 

    Guo Ŝoŭĝing estis ankaŭ fakulo pri hidraŭliko. Li gvidis riparadon de multaj kanaletoj ambaŭborde de la Flava Rivero en Gansu kaj Ningŝja, kiuj irigaciis pli ol 600 000 hektarojn da kampoj. Li gvidis ankaŭ la fosadon de la kanalo inter Tongĝoŭ kaj Dadu (la unua Pekino), tiel ke eblis por la grenotransportaj ŝipoj el la sudo navigacii rekte al Dadu.

 

    Poemoj kaj operoj de Song- kaj Jŭan-dinastioj

 

    El la literaturaj verkoj de la periodo de Song- kaj Jŭan-dinastioj la plej famaj estis Song-ci-o kaj Jŭan-ĉju-o.

 

    Ci-o formiĝis en Tang-dinastio. En la komenco ĝi estis populara poemo kantata, akompanate de melodio. Poste ankaŭ literaturistoj verkis ci-on. Ĝiaj verkantoj devis verki laŭ difinitaj melodioj. En Song-dinastio plej furoris ci-oj, kiuj fariĝis ĉefa formo de la tiama literaturo. Song-ci-oj estis grandnombraj. Laŭ statistiko tiam estis pli ol 1 330 ci-istoj, kies pli ol 19 900 verkoj bone konserviĝas ĝis hodiaŭ.

 


Ŝen Kŭo
 

 

    Su Ŝi (1036-1101 p. K.) estis fama poeto kaj eminenta ci-isto de la Norda Song-dinastio. Liaj ci-oj rompis la rutinajn katenojn de antaŭaj ci-oj kun ĉarma formo, sed triviala enhavo kaj malfermis por ci-oj vastan kampon. El liaj ci-oj vidiĝas liaj patriotismaj pensoj, romantismo riĉa je revoj, grandiozaj imagoj, senkaŝa, libera kaj optimisma karaktero. Li estis iniciatinto de la heroa stilo de Song-ci-oj. En lia ci-o "Njan-nuĝjaŭ (melodio): Pri la Antikva Evento ĉe Ĉibi" estas jenaj famaj strofoj:

 

    La riverego orienten

 

Torentas. Ĝi forportis

 

De antikvec' la homojn eminentajn.

 

    ... ...

 

    Jen rokoj pikas la ĉielon,

 

Ondegoj l' bordojn forte frapas,

 

Levante mil amasojn Ŝaŭm-neĝerajn.

 

Ho, kiom da herooj ĉarmis

 

La belaj montoj kaj riveroj!

 

Liaj belaj strofoj nun ankoraŭ estas recitataj de ĉinoj.

 

Dum la periodo de la Suda Song-dinastio la heroa batalo de la popolo kontraŭ Ĝin-regna invado ege riĉigis la enhavon de ci-oj. Tiam naskiĝis multaj aktivaj, batalaj kaj patriotismaj ci-oj.

 

Patriota poeto Lu Joŭ (1125-1210 p. K.) pledis por rezisti kontraŭ Ĝin-regna invado. En sia mezaĝo li servis en la armeo ĉe la fronto. Li per siaj ci-oj malkaŝis la ferocajn invadantojn kaj la diboĉajn regantojn de la Suda Song-dinastio kaj prikantis la diligentan popolon. Multaj el liaj ci-oj estas plenaj de bedaŭro pri la nacia honto kaj neefektiviĝo de lia firma volo. Li skribis en sia ci-o "Suĝongĉing (melodio): Sen temo" jenajn versojn:

 

 

    Parto de la eldonitaj literaturaj verkoj de Song- kaj Jŭan-dinastioj

 

    Plu invadantoj restas,

 

    Tempie prujn' jam estas,

 

    Nur vane larm' protestas.

 

    Neniam mi atendis, ke mi en estonto

 

    Ermitos ĉe lag-rando

 

    Kun mia kor' turnita al la fronto.

 

    Li tre zorgis pri la patrolando en danĝero. Eĉ en sia testamenta poemo "Al la Filoj' li ne forgesis repreni la perditan teritorion:

 

    Mortinte mi plu povos jam nenion,

 

    Sed mi bedaŭras splitan la patrion.

 

    Se Mezĉinion Reĝa Trup' reprenos,

 

    Al Paĉjo preĝinformu nepre tion.

 

    Ankaŭ Ŝin Ĉjiĝji (1140-1207 p. K.) estis fama patrioto kaj ci-isto de la Suda Song-dinastio. Li naskiĝis en la nordo okupata de Ĝin-regno kaj kiam li estis 20-jara, li kolektis 2 000 homojn al ribelo kontraŭ Ĝin-regno kaj poste suden transveturis Jangzi-riveron. Li plurfoje prezentis al la kortego peticion por rezisti kontraŭ la Ĝin-regna invado kaj repreni la perditan teritorion. Liaj ci-oj elspiras patriotisman patoson kaj heroismon.

 

    Junaĝe gvidis mi dekmil soldatojn por ribelo,

 

    Kaj sturmatakajn kirasulojn transen de rivero.

 

    La supre cititaj versoj montris la stilon kaj spiriton de liaj verkoj. Hodiaŭ ni povas legi pli ol 600 ci-ojn verkitajn de Ŝin Ĉjiĝji kun riĉa enhavo, patriotisma entuziasmo kaj batala spirito. Li estis la plej fekunda ci-isto siatempe.

 

    En Jŭan-dinastio floris Jŭan-ĉju-o. Ĝi estis speco de opero, kiu sintezis kantojn, dialogojn kaj dancojn. Inter ĝiaj verkistoj la plej eminentaj estis Gŭan Hanĉing kaj Ŭang Ŝipu.

 

    Gŭan Hanĉing (ĉ. 1210-1300 p. K.) verkis pli ol 60 operojn, el kiuj dekkelkaj, inkluzive de lia majstroverko "Maljustaĵo Farita al Doŭ E", estas konservataj hodiaŭ. Li estis ne nur fama dramisto sed ankaŭ iafoje servis kiel aktoro.

 

    "Maljustaĵo Farita al Doŭ E" estis la plej eminenta verko de Gŭan Hanĉing. Ĝi priskribis junan virinon Doŭ E, kiu estis kalumniita de kanajlo kaj kondamnita de subaĉetita guberniestro al ekzekuto. En la ekzekutejo Doŭ E esprimis firman kaj justan akuzon al la feŭdaj regantoj: "Tero, kial vi juĝas la aferon sendistinge? Ĉielo, ĉu vi meritas la nomon, prenante la kanajlon kiel justulon?" Antaŭ pli ol 100 jaroj la dramo estis tradukita en la francan lingvon kaj enkondukita en Eŭropon.

 

    La majstroverko de Ŭang Ŝipu estis "La Okcidenta Ĉambro". Ĝi priskribis amaferon inter juna intelektulo Ĝang Ŝeng kaj nobela fraŭlino Cuj Jingjing. La verko prikantis la batalon de la juna paro por edziĝa libereco kaj kontraŭ la feŭda etiko, malkaŝis kaj vipis ĝian hipokritecon. "La Okcidenta Ĉambro" estis eminenta verko kun granda influo al la posta literaturo de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng k Chen Ji

 
 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng