Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio savis 10 vjetnamajn infanojn
2013-05-06


10 vjetnamaj infanoj savitaj de ĉinaj policanoj 
 

Reprezentanto de Ĉinio kaj tiu de Vjetnamio en la transdona ceremonio   

 

    La 3-an de majo en la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio najbare de Vjetnamio, Ĉinio oficiale transdonis al Vjetnamio 10 infanojn, kiuj estis ŝtelitaj kaj venditaj el Vjetnamio al Ĉinio antaŭ 2 jaroj.

 

    Laŭ informo, la ĉina polico en la jaro 2011 trovis, ke kelkaj vjetnamoj ŝtelis kaj vendis infanojn al Ĉinio. Pro malfacilo kaj komplekso de la kazo, la ĉina polico de Guangxi kaj Guangdong kunlaboris por fari enketon pri la informo pri vjetnama kriminala grupo, kiu ŝtelas kaj vendas infanojn. En la sama jaro, la ĉina polico sukcese arestis 43 krimsuspektatojn, inkluzive de 10 vjetnamaj krimsuspektatoj, kaj savis 10 vjetnamajn infanojn.

 

    La ĉinaj registaro kaj polico donas grandan atenton al la translanda krimado kaj aktive faras kunlaboron kun Vjetnamio kaj aliaj landoj por efektive batali kontraŭ krimo. De la jaro 2009, la ĉina polico jam savis 1804 vjetnamajn virinojn kaj 41 infanojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng