Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Provfunkcias internacia ĝarden-ekspozicio en Pekino
2013-05-06


Pekinanoj dum piedirado 

 

    La 5an de majo oficiale komenciĝis provfunkciado de la 9a Ĉina (Pekina) Internacia Ĝarden-Ekspozicio ĉe la rivero Yongding. Preskaŭ 10 mil junaj volontuloj kaj pekinaj civitanoj partoprenis en la longdistanca piedirado. Por la unua fojo la ekspozicio estis malfermita al la publiko antaŭ la oficiala funkciado.

 

    La ekspozicio havas la temon "i vivo, i verdo kaj i eskpozicio". Preskaŭ dek miloj da volontuloj, universitataj studentoj kaj pekinaj civitanoj konsistigis kvin falangojn nomatajn respektive "juneco", "memfideco", "volonteco", "verdeco" kaj "bela ekspozicio", kaj komencis 10-kilometran piediradon.

 

    La ekspozicio estos oficiale malfermita en la 18a de majo. La respondeculo substrekis, ke oni provas la konstruaĵojn, instalaĵojn kaj ekipaĵojn, kaj turismo-akceptan kapablon. La provfunkciado daŭras de la 5a ĝis la 13a de majo, kaj laŭ prognozo, dum la periodo la ekspozicio ĉiutage akceptos 20 mil vizitantojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng