Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Palestina prezidento Mahmoud Abbas vizitas Ĉinion
2013-05-06


Zhai Jun, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kaj Mahmoud Abbas (la 2-a de maldekstre) en la flughaveno de Ĉinio 

 

    La 5-an de majo, laŭ invito de la ĉina prezidanto Xi Jinping, palestina prezidento Mahmoud Abbas atingis Pekinon kaj komencis sian ŝtataferan viziton en Ĉinio. Dum lia restado en la lando, ĉinaj gvidantoj intervidiĝos kun li kaj interŝanĝos kun li opiniojn pri la duflankaj interrilatoj, aferoj pri Palestino kaj pri aliaj internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj de ambaŭ flankoj.

 

    La 2-an de majo, intervjuita de raportisto el la novaĵ-agentejo Xinhua, Mahmoud Abbas kiel la plej supera gvidanto de Palestino diris, ke estas granda honoro por li, ke li vizitos Ĉinion kiel la unua ŝtatestro de la regiono Mez-oriento, laŭ la invito de la nova gvidantaro de Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke Palestino ĉiam tenas bonajn interrilatojn kun Ĉinio, kaj Ĉinio subtenas la peton de Pelestino pri aliĝo al UN kaj donas al ĝi helpojn en politiko, ekonomio, kulturo, eduko kaj en aliaj flankoj. Pro tio Palestino tre dankas Ĉinion.

 

    Parolante pri la baldaŭa vizito de la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu al Ĉinio, Mahmoud Abbas esperas, ke la vizito de la du ŝtatgvidantoj de Palestino kaj Israelo havigos al Ĉinio la ŝancon por koni la pensojn de la du landoj kaj transdiri al Israelo la peton de Palestino.

 

    Mahmoud Abbas naskiĝis en Safed en norda Palestino en la jaro 1935. En la jaro 1959 li partoprenis en la starigo de Fatah, la organizo de la naciliberiga movado de Palestino. En novembro de 2008 li elektiĝis kiel prezidento de Palestino. Aprile de 2010 li faris ŝtataferan viziton al Ĉinio kaj ĉeestis la inaŭguron de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng