Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Hongkonga Speciala Administra Regiono liveros al Sichuan-provinco monhelpon de 100 milionoj da hongkong-aj dolaroj
2013-05-07


Parlamentanoj de Hongkongo silente funebras por la viktimoj de la tertremo en Lushan. 

 

    La 3-an de majo la Financa Komitato de la Leĝdona Komisiono de la Hongkonga Speciala Administra Regiono aprobis la proponon de la regiona registaro pri asigno de 100 milionoj da hongkongaj dolaroj al la Fonduso por Helpi Suferantojn de Naturaj Katastrofoj por helpi la registaron de Sichuan-provinco en savado post la tertremo en Lushan.

 

    S-ino Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefa sekretario de Administracio, diris en la kunveno, ke la asigno de mono al la regiono trafita de tertremo estas urĝa afero. Ŝi esperas, ke oni kiel eble plej rapide transdonos la monsumon al la suferantoj de la tertremo en Sichuan. En la pasintaj 5 jaroj la registaro de Hongkongo havis bonajn kunlaborajn rilatojn kun tiu de Sichuan-provinco, kaj pro tio la hongkonga registaro kredas, ke la sichuan-provinca registaro bone uzos la monsumon por helpi al la suferantoj de la tertremo venki la malfacilojn, kaj prezentos al la hongkonga registaro detalan taksan raporton, kiu estos transdonita al la Leĝdona Komisiono.

 

    La Fonduso por Helpi Suferantojn de Naturaj Katastrofoj estis fondita en decembro de 1993. Ĝi celas liveri urĝan helpon al lokoj ekster Hongkongo trafitaj de naturaj katastrofoj. Laŭ rilata regulo, la monhelpo, kies sumo superis 8 milionojn da hongkongaj dolaroj, bezonas sankcion de la Financa Komitato de la Leĝdona Komisiono de la Hongkonga Speciala Administra Regiono. Post okazo de la tertremo en Lushan, Leung Chun-ying, estro de la Hongkonga Speciala Administra Regiono, anoncis en la 22-a de aprilo, ke la hongkonga registaro prezentos al la Financa Komitato de la Leĝdona Komisiono de la hongkonga registaro la proponon, ke ĝi asignos al la fonduso 100 milionojn da hongkongaj dolaroj por helpi Sichuan-provincon en savado post la tertremo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng