2013-05-07
de Gražina Opulskienė
La 49-aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos de la 6-a ĝis la 14-a de julio 2013 en la litovia urbo Utena, oni povos ne nur pasigi interesan semajnon kun samideanoj, profitante tre interesan programon, sed ankaŭ lerni en unu el la tri diversnivelaj lingvokursoj.
Por komencantoj instruos la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marĉek el Slovakio, kies rektan instrumetodon kaj lernolibron Esperanto per rekta metodo oni jam konas en pli ol tridek landoj.
Kun esperantistoj, kiuj jam paroletas Esperanton, sed volas pli profunde lerni la lingvon, laboros Svetlana Smetanina, la nuna prezidantino de Rusia Esperantista Unio, konata kursgvidantino kiu multege instruis en pluraj landoj.
La kurson por kun la nivelo B2 gvidos Mikaelo Lineckij – konata esperantisto el Ukrainio, sperta instruisto kaj organizanto de Esperanto-aranĝoj.
La lingvaj kursoj en Utena okazos ĉiutage krom la ekskursa tago. Bonvenaj estas ĉiuj, kiuj deziras eklerni la lingvon aŭ perfektigi siajn lingvokonojn.
Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.
(el La Balta Ondo)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|