Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ellernu Memamon
2013-05-07

    MI aŭskultis rakonton, ke iu afabla s-ro skribis al sia filino amleteron en la nomo de ŝia kunlernanto, por veki ŝian kuraĝon alfronti la sorton. La rakonto kortuŝis min kaj pensigis al mi: ĉu la homoj estas tiel malfortaj, ke ili bezonas alies lingvon kaj senton por taksi kaj ami sin mem? Se iutage neniu prizorgos, defendos, kuraĝigos ilin -- certe tio okazos -- kion ili povos fari?

 

    Mi klare memoras malfeliĉan pasintaĵon de iu maljuna muzikisto. Li estis maljuste elpelita en kamparon kaj tie li tranĉadis furaĝon dum 7 jaroj. Poste li revenis en la urbon kaj oni mire trovis, ke li neniom maljuniĝis aspekte. Li ridis: "Kiel mi povus maljuniĝi? Mi tranĉadis furaĝon ĉiam laŭ la takto 4/4." Li ja bone scias ami sin.

 

    Mi bone memoras ankaŭ elstaran pianistinon. Ŝi ne estis ne memama, sed tro memama. Muziko faris ŝin gracia kaj ĉarma, sed kiam beleco estis surtretita, ŝi pereigis sin mem.

 

 

 

    Kial ne ellerni memamon?

 

    Memamo ne estas sinindulgo nek senbridigo. Ĝi signifas oftan sinĝustigon kaj sinkorekton. Multajn fojojn dum nia vivo ni vivas sen kuraĝigo, gvido, admono de aliuloj, eĉ niaj plej karaj gepatroj kaj plej sinceraj amikoj ne povas ĉiam esti apud ni, kaj en ĉiu ajn tempo ni povas perdi la amon kaj kareson, kiujn ni ĝuas. Kaj pro tio ni devas ellerni memamon por ne fariĝi herbo ŝanceliĝanta en vento, sed fariĝi forta prospera arbo.

 

    Ni ellernu memamon. Tio signifas, ke ni devas ellerni donaci al ni mem faskon da freŝaj floroj kaj serenan rideton, kiam ni bezonas iri en nigra pluva nokto kaj elteni malfacilojn en la vivo, dum neniu povas doni al ni helpon. Poste ni bonvenigu ĉiun novan matenon, kun bela deziro vivi plu. Eble iuj rigardas tion memtrompo. Sed kial rifuzi portempan memtrompon, se ĝi donas longan realan feliĉon?

 

    Ellerno de memamo fontas el domaĝo al la vivo. Ĝi faras nian vivon pli signifoplena, kaj pli sana kaj nian animon pli libera kaj pli pura. Ni povas konstrui nian propran palacon kaj fari nin mastro de nia propra spirita ĝardeno, kiam ni ne havas domon.

 

    Oni povos ami la tutan mondon, nur post kiam oni ellernos ami sin mem.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng