Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Barata muzikisto koncertis en Ŝanhajo
2013-05-07


Bombay Jayashri Ramnath ludas muzikon. 

 

    Bombay Jayashri Ramnath, barata majstra muzikisto, prezentis koncerton la 4an de majo en la Jinqiao-a Internacia Placo, Ŝanhajo.

 

    Jayashri estas unu el la plej elstaraj kantistoj pri la karnataka muziko en Barato. Li naskiĝis en muzikista familio en Kalkato. En la junaĝo li translokiĝis al Bombajo, kaj komencis lerni la karnatakan muzikon sub la gvido de siaj gepatroj. Jayashri kunfandis la tradicion de la suda kaj la norda muziko de Barato, kaj plene disvolvas sian mildan voĉon kaj sian delikatan kaj emociplenan esprimon. Ŝi delonge klopodas por esplori per muziko la eblecon de pli alta kaj pli vasta spirito de la homaro. Kutime ŝi libere kantas en la tamula lingvo en la akompano de sia bando por krei muzikan atmosferon adaĝan kaj akordan. Ŝi estas la ĉefa kantisto en la filmo "Vivo de Pi".

 

    Muziko de Jayashri proksimigis ŝanhajajn civitanojn al la tradicia barata muziko, kaj gajnis varman aplaŭdon de aŭskultantoj. Jayashri venis al Ŝanhajo por partopreni en la Ŝanhaja Monda Muziko-Festivalo. Krom prezentado de muziko, ŝi ankaŭ faros prelegon por disvastigi la tradician baratan muzikon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng