Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉu "kuraĝe, forte kaj elegante" en Pekino?
2013-05-07


 "La hundo estas longa". 
 

Zhang Dali (staranta) komentas la instruadon.
 
 

Desegnaĵoj por la leciono
 

 

    La 29-an de aprilo, en la monata kunveno de la Pekina Esperanto-Asocio, USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio faris demonstran Esperanto-lecionon per rekta metodo. Li uzis la libron de Audrey Childs-Mee, Saluton! – Esperanto aŭtodidakte . La instruanto konfesis, ke li instruis Esperanton al komencantoj jam antaŭ longe – antaŭ dudek kelkaj jaroj, kaj estas granda defio por li fari tion post tiom da jaroj kaj eĉ en eksterlando kaj per rekta metodo. Li samtempe esprimis sian esperon, ke li volas alfronti la defion por esti laŭeble utila al la Esperanto-movado en Pekino.

 

   Usui provis vivigi la instruadon mem farante desegnaĵojn laŭ la enhavo de la supre nomita lernolibro sed laŭ la stilo de alia metodiko de la anglalingva instruado Graded Direct Method, kies instruistan seminarion li ĉeestis antaŭ kelkaj jaroj.

 

    Bonŝance inter la ĉeestantoj estis unu junulino, kiu ne scipovas Esperanton; pro anticipaj retaj kontaktoj ŝi venis por informiĝi pri la lingvo. Do, la instruado okazis kun ŝi kiel la ĉefa lernanto. Post la leciono oni interŝanĝis opiniojn pri la farita instruado. Ekzemple, oni rimarkigis, ke la junulino ne sukcesis kompreni kion signifas la artikolo "la", kiu jam prezentiĝas en la unua paĝo de la libro. Aŭ stariĝis ankaŭ demando, ĉu la esprimo "la hundo estas longa" estas adekvata.

 

    Post la leciono Zhang Dali (Fortego), konstanta komitatano de la pekina asocio, gvidis lingvan ludon, kiu celas helpi lernigi la numeralojn – ĉiu sinsekve diru nombrojn laŭvice kaj tamen evitante oblajn nombrojn de sep. Por tiuj oni devas manklaki anstataŭ eldiri ilin. Se oni tamen eldiras tiujn nombrojn tiu persono devas kiel puno kanti la kanton: "Jen du tigroj". Fortego do anticipe instruis ankaŭ tiun kanton al la ĉeestantoj. Dum la ludo en la salono aŭdiĝis multe da ridoj.

 

    Ĉeestis la kunvenon entute dektri personoj, inkluzive de franca esperantistino, kiu restis en Ĉinio por du semajnoj. Fortego, respondeculo pri la monata kunveno, diris, ke la ĉi-foja leciono per rekta metodo estas parto de lia strebado variigi la enhavon de la regulaj kunvenoj por pligrandigi la nombron de la ĉeestantoj. Kvankam la nombro de la ĉeestantoj ne fariĝis tiom granda, ĝi verŝajne sukcesis blovi iom da nova vento en la rondon de pekinaj esperantistoj.

 

(laŭ informoj de la Pekina Esperanto-Asocio)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng