2013-05-08
 Lernantoj havas lecionon en la provizora domo. |
|
 Volontuloj faras psikologian konsulton al lernantoj. |
La 6-an de majo, remalfermiĝis 329 mezaj kaj elementaj lernejoj kaj 7 profesiaj lernejoj en Lushan, la tertremo-trafita regiono.
Laŭ statistikoj, 357 lernejo en Ya 'an estis detruitaj en la tertremo, kiu kaŭzis paŭzon de lecionoj en 329 lernejoj. Post la tertremo, la eduka departemento de Sichuan-provinco organizis specialistojn por fari takson pri domoj en la lernejoj. Laŭ la rezulto, necesas konstrui provizorajn domojn de 100 mil kvadrataj metroj por studado kaj dormado de studentoj, kaj ĝis la 5-a de majo jam finiĝis kontruado de 54 mil kvadrataj metroj, je 55% de la totala areo.
Wei Chenglin, 2-a grada lernanto de Lushan Mezlernejo, diris, ke por li plej grava afero post la tertremo estas refunkcio de la lecionoj en la lernejo, ĉar alproksimiĝas la lastjara studo en supera mezlernejo. "Kvankam nun loĝas en granda dormĉambro kun aliaj 27 kunlernantoj, mi tre ĝojas, ke en mallonga tempo la registaro konstruis por ni lerno-ĉambrojn."
Aliaj lernejoj sen provizoraj domoj luis sekurajn oficejojn kaj loĝdomojn por ke la studentoj revenu al la lecionoj.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|