Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 4-a Printempo en Dahlem-Baasem, Germanio
2013-05-08

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda (Francio)

 


Kelkaj fotoj pri la Paska Semajno  

 

    La Paska Semajno organizita de EsperantoLand sub la gvido de Lu Wunsch-Rolshoven okazis ĉe la fino de marto kaj la komenco de aprilo en Dahlem-Baasen meze de la regiono Eifel en Germanio. En la semajno partoprenis malgranda grupo el 12 geesperantistoj el Belgio, Francio kaj Germanio. Oni povis pli bone konatiĝi kaj ĝui agrablajn tagojn en la neĝkovrita pejzaĝo. La feria domo troviĝas en iom izolita loko duonĉirkaŭata per arbaro. Ĝi posedas ĉion por bona komforto de la uzantoj, eĉ naĝejon. Ĉiutagaj manĝoj estis abundaj kaj bongustaj. Por festi Paskon, ne mankis ĉokoladaj kaj koloraj ovoj kaj ankaŭ bongusta ŝafidforma kuko. De la manĝejo videblis la vilaĝo Baasem.

 

   Ni aŭskultis prelegojn kaj ĝuis bildprezentadojn pri vojaĝoj prezentitaj de la partoprenatoj. Marcel Delforge rakontis pri sia vojaĝo per Transsiberia trajno survoje al la 6-a Azia Kongreso en Mongolio kaj pri interesa ŝipado kaj navigado tra la Danuba Delto en Rumanio. Oni spektis tri filmetojn, kiuj gajnis konkurson rilate al Esperanto. Tre interesa estis filmo pri Sumatro de Jean François Cousineau dum lia vojaĝo tra tiu ekzotika lando. Liba kaj Floreal Gabalda prezentis filmojn pri Venezuelo kaj ties folklora vilaĝfesto.

 

    Ni piedpromenis en la proksima ĉirkaŭaĵo, vizitis la urbeton Kronenburg kaj promenis laŭlonge de ĝia lago. En Bad Münstereifel ni admiris historian centron kaj plu-ekzistantajn fortikaĵojn. Ĝi apartenas al la plej bone konservitaj mezepokaj urboj en Rheinlando. Ravis nin la pitoreska urbo Monchau, situanta en la rokeca valo de la okcidenta parto de la regiono Eifel en proksimeco de la belga limo. Marcel vespere rakontis pri aventuroj de Michel Schmitz kaj la gastejo Baraque Michel, kiu rilatas al tiu regiono. En la urbeto Nettersheim ni vizitis naturcentron kaj ties ekspozicion pri la naturo kaj la historio de la regiono kaj poste ni promenis en la ĉirkaŭaĵo. Revene ni haltis por admiri la kastelon Schmidtheim. En ĉiuj vizititaj urboj ni post la promenado kafumis kaj teumis dum agrabla babilado. Por viziti la urbon Kolonjon ni veturis trajne. La stacidomo troviĝas en apudeco de la mondfama katedralo. Promenante ni vizitis la urbodomon, Mikwe -- la judajn ritualajn banojn, parfumejon, ĉokolad- kaj mustard-muzeojn.

 

    En ĉiu mateno ni konversaciis kaj pridiskutis diversajn temojn: pri pasko-kutimoj kaj simboloj (ovoj, leporo, sonoriloj), pri diversaj E-aranĝoj en Germanio, Francio kaj pri tiuj en aliaj lokoj. Oni povis konsulti foto-albumojn kun raportoj pri diversaj Esperanto-eventoj, kiujn mi alportis. Aliaj temoj estis pri malfacilaĵoj kaj lingvo-problemoj. Ne mankis amuzaj ludoj kaj iom da dancado. Vizitis nin du esperantistoj loĝantaj en la regiono.

 

    Lu Wunch-Rolshoven prelegis pri klimatgasa kompensado: (kompensado de produktitaj forcej-efikaj gasoj), ŝparo de energio, uzado de vojaĝrimedoj, varmigado, aĉetado-konsumado, alternativa energio (suno, vento...).

 

    Ĉe la fino ni esprimis opiniojn pri la semajno. Resume ni povas diri, ke ĝi bone disvolviĝis kaj ni pasigis tre agrablan Pasko-tempon en la bela pejzaĝo de la montaro Eifel, malgraŭ la malvarma vintra kaj neĝa vetero. Espereble venontjare la printempo venos ĝustatempe por povi ĝui vekiĝantan naturon kaj sunplenajn tagojn.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng