2013-05-08
 Reĝaj kasteloj |
La turisma semajno kaj la 23a IEK de Esperantotur okazos de sabato, la 6a de julio de 2013 ĝis sabato, la 13a de julio de la sama jaro. Estos la tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe la rivero Luaro.
Dum la turisma semajno, profesia ĉiĉerono esperantista gvidos tuttagajn ekskursojn per buso al la Luar-kasteloj kaj vidindaĵoj de la regiono Anĵuo.
E-kurseto okazos poste. Kaj restas ankoraŭ unu semajno por profiti redukton de 10 % por tiu semajno.
Detaloj en la paĝo http://gresillon.org/s1 -- aliĝilo en http://gresillon.org/alighos.
La kompleta somera programo de la 6a de julio ĝis la 17a de aŭgusto proponas Art-amatoran Semajnon, Alternativan MOJOSEJO-n, Festan Semajnon por infanoj kaj familioj kaj Teatran Semajnon kun profesia aktoro esperantista.
Vidu la resumon de la somera programo en la paĝo http://gresillon.org/somero. Redukto de 10 % validas por aliĝo almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco de via restado.
Maison Culturelle de l' Espéranto
Château de Grésillon aint-Martin d'Arcé
49150 Baugé en Anjou
France
+33-2 41 89 10 34
kastelo@gresillon.org kaj www.gresillon.org.
(Kontribuo de Jannick Huet el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|