Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (I)
2013-05-08

 

    Sub la rubriko mi konigos masaĝ-metodojn kontraŭ iuj oftaj malsanoj.

 

    Por atingi la kontentigan efikon oni devas bone scii akupunkturajn punktojn kaj taŭgajn masaĝmetodojn. Ĉi-sube mi konigos kvar ofte uzatajn metodojn.

 

    1. PUŜADO. Metu fingrojn aŭ manplaton sur koncernan korpoparton aŭ akupunkturajn punktojn kaj puŝu ilin en rekta aŭ arka direkto. Estas kelkaj masaĝ-metodoj tiurilate. Ĉi tie mi konigos nur la ebenan. Farante puŝadon, oni devas forte premi la masaĝatan korpoparton. Faru la puŝadon stabile kaj malrapide. Sur la malsamaj korpopartoj kaj kontraŭ diferencaj malsanoj oni devas fari la ebenan puŝadon per dikfingro, manplato, pugno kaj kubuto (Bildo 1). La puŝado celas ĉefe glatigi ĝinglŭo-vojojn, vigligi la sangcirkuladon, nuligi la kongestaĵon, mildigi la spasmon kaj kvietigi la doloron.

 

    2. KAPTADO. Faru la dikfingron kaj aliajn fingrojn tenajloformaj. Kaptu kaj tiru la koncernajn korpopartojn, komence malforte kaj poste forte. Denove, inverse. Kaptu, tiru kaj turnu la koncernajn korpopartojn kontinue (Bildo 2). La kaptado celas ĉefe glatigi ĝinglŭo-vojojn, disigi la malvarmon kaj likvidi la patogenajn faktorojn, vigligi la spiradon kaj sangcirkuladon, disigi la adheraĵon, kvietigi la doloron kaj mildigi la spasmon.

 

    3. PREMADO. Metu fingrojn aŭ manplaton sur koncernan korpoparton aŭ akupunkturajn punktojn. Vertikale premu la lokon komence malforte kaj poste forte, stabile kaj kontinue, por ke la ekscito atingu profundon de la organismo. Atentu, ke vi neniel premu abrupte. La premado donas fortan eksciton. Ĝi estas aplikata ofte kun knedado por kombini fortecon kun mildeco. Oni povas premi per fingroj aŭ per manplato (Bildo 3). La premado celas ĉefe forigi la patogenan obstrukcon de la internaĵoj, disigi la malvarmon, kvietigi la doloron kaj glatigi ĝinglŭo-vojojn.

 

    4. FROTADO. Per manplato aŭ palpoflanko de la montra, meza kaj ringa fingroj faru ritman ringforman frotadon al koncerna korpoparto. Tio estas la plej milda masaĝo. Farante la frotadon, vi devas flekseti la kubuton kaj malstreĉi la pojnon. Frotu milde kaj rondforme ĝis varmiĝo de la korpoparto (Bildo 4). La frotado celas ĉefe reguligi la funkcion de la stomako kaj fluadon de vitala energio, likvidi la dispepsion, bone funkciigi la digestajn organojn, varmetigi ĝinglŭo-vojojn kaj vigligi ilian funkcion, mildigi la spiradon kaj akceli la sang-cirkuladon.

 

(Redaktoroj: Liu Ciasheng kaj Liu Zijia)

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng