Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (II)
2013-05-08

 

 

    Masaĝo sur la kapo

 

    Sidu antaŭ la masaĝato, kiu kuŝas surdorse.

 

    1. Metu viajn dikfingrojn ĉe la nazradiko de la masaĝato kun la ceteraj fingroj ambaŭflanke de la kapo. Malstreĉu viajn pojnojn. Puŝu la radiusan flankon de viaj dikfingroj de la nazradiko al la fruntomezo alterne 5-10 fojojn. Premu la akupunkturan punkton jintang per la pintoj de la dikfingroj (Bildo 1), kaj post tio per la pintoj premu la akupunkturajn punktojn zanĝu, jujaŭ kaj tempio kaj knedu la tempiojn per la palpa flanko de la dikfingroj. Ripetu tion 3 fojojn.

 

    2. Per la mezaj aŭ montraj fingroj de viaj manoj knedu la akupunkturajn punktojn ĝingming, ĉengĉji, sibaj kaj jingŝjang. Poste, per viaj dikfingroj premfrotu la orbitojn suprajn kaj malsuprajn 3-5 fojojn.

 

    3. Per la dikfingroj frotu la frunton malsupren de supre de ĝia mezlinio kaj frotu eksteren de la tempioj ĝis la aŭrikloj 3-5 fojojn. Atentu, ke kiam vi frotas la aŭriklojn per la dikfingroj, vi devas meti la ceterajn fingrojn malsupren de la aŭrikloj.

 

    4. Per la pintoj de la dikfingroj de la manoj premu la 5 liniojn faritajn sur la frunto kaj malrapide movu la dikfingrojn laŭ la linioj (Bildo 2). Tiamaniere premu la unuan linion kun la ceteraj fingroj sur ambaŭ flankoj de la kapo kaj post tio faru la samon sur la aliaj linioj. Faru tion sur ĉiu linio po 3-5 fojojn.

 

    5. Frotu la tutan frunton tien kaj reen per la dikfingroj de la manoj.

 

    6. Premfrotu la frunton en la maniero montrita en 3. Per la dikfingroj premu la tempiojn. Per la interna flanko de la 2-a kaj 3-a artikoj de la montraj fingroj premfrotu la akupunkturan punkton toŭŭej kaj du flankojn de la kapo 3-5 fojojn kun la dikfingroj sur la mezlinio de la verto kaj la montraj fingroj ambaŭflanke de la kapo.

 

    7. Per la 5 fingroj kaptetu ĉiujn partojn de la verto.

 

    8. Etendu la manojn malsupren de la kapo kaj per la montraj fingroj knedu la akupunkturajn punktojn fengĉi (Bildo 3) kaj milde tiru la masaĝatajn korpopartojn supren.

 

    Post la masaĝo la masaĝatoj kredeble sentas agrablecon. La masaĝo estas utila por kvietiĝo, sobriĝo, sendoloriĝo kaj endormiĝo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng