Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mazu, Diino de la Suda Ĉina Maro (1)
2013-05-09

    Naskiĝo de Moniang

 

    Laŭdire en la antikva Ĉinio, ĉe la sudorienta ĉina marbordo, monstroj kreis ŝtormojn, multaj homoj mortis de maraj akcidentoj, kaj la popolanoj vivis en abismo de sufero. Wang, edzino de Lin Weiyi, kiu iam estis prefektuja inspektoro kaj nun vivis ermite en Xianliang-haveno, ĉiutage preĝis, ke Avalokiteŝvaro benu ŝin per naskiĝo de filino.

 

    La ĵus naskita bebo ne ploris, eĉ ĝis ŝia monata naskiĝcelebrado, tial la patrino donis al ŝi la karesnomon Moniang (silentemulino).

 

    Magia Trezoro el Puto

 

    De la infaneco Moniang estis tre inteligenta. Ŝia patrino tre amis ŝin, donis al ŝi multajn sciojn kaj instruis al ŝi etikojn kaj sutrojn, kunportis ŝin al la Pavilono de Avalokiteŝvaro por rigardi la maron kaj observi la ĉielon. Kiam ŝi estis 7-8-jara, ŝi jam povis distingi konstelacion, prognozi fluson kaj malfluson laŭ la marbruo kaj rakonti multe da mirindaj historioj. Tio forte surprizis la tutan familion. Kiam ŝi estis 15-16-jara, ŝi fariĝis pli bela.

 

    Tiujare sekeco kaj inundo sekvis unu la alian, maraj akcidenoj okazis senĉese. Moniang ofte pensis, ke ŝi volonte oferus sian vivon, se ŝi povus savi la popolon el la suferoj.

 

    Iutage ŝi iris sola en la korton, senintence venis al puto kaj rigardis en ĝin. La akvo spegulis ŝian belan vizaĝon. Subite fea muziko leviĝis el la puto, poste grupo da feinoj lante eliris. La ĉefo ambaŭmane tenis satenan skatolon, metis ĝin antaŭ Moniang kaj forŝvebis. Moniang kun miro malfermis ĝin kaj vidis en ĝi du brilajn bronzajn talismanojn kun gravuritaj sorĉvortoj. Ili estis magiaj armiloj donitaj de Avalokiteŝvaro por subigi monstrojn kaj forigi suferojn. Moniang ĝojegis pro tio. Ŝi faris provojn laŭ la sorĉvortoj sur la talismanoj kaj pruvis ilian magian povon.

 

    Tiam tie okazis epidemio, ne pluvis kelkajn monatojn kaj sekeco estis serioza. Moniang tage kaj nokte studis la sorĉvortojn sur la bronzaj talismanoj kaj fine trovis kontraŭrimedon. Ŝi skribis la sorĉvortojn sur slipoj kaj diskonigis ilin ekstere, ke la popolamasoj pluku akoron el marĉo, kuiru ĝin kun la slipo en akvo kaj trinku la dekoktaĵon. Dubante pri la efiko, oni tamen tiel faris kaj resaniĝis. Moniang ankaŭ proponis alkonduki fontakvon el Zhoushan-monto por akvumi kampojn. Oni sukcesis trovi fonton en la loko, kiun Moniang montris. Post nelonge el la fonto fariĝis rivereto, dank’ al kiu oni akiris riĉan rikolton de grenoj. De tiam la nomo de Moniang pli kaj pli diskoniĝis kaj oni nomis ŝin diino.

 

    Subigo de Marmonstroj

 

    Fruaŭtune de tiu jaro, la patro de Moniang, en akompano de sia filo, ekveturis ŝipe norden al sia nova posteno laŭ edikto. Adiaŭinte la patron kaj la fraton, Moniang elprenis la bronzajn talismanojn, bruligis incenson kaj ekstudis la sorĉvortojn. Legante, ŝi teruriĝis, ĉar ŝi vidis, ke marmonstro Yangong kaj liaj subuloj Qianliyan kaj Wanlier sin kaŝas en Meizhou-golfo, ili renversis ŝipojn, forkaptis homojn kaj ilin manĝis. Moniang paliĝis pro timego, ŝi havis nur du talismanojn kiuj ne sufiĉas por rezisti kontraŭ la tri maraj monstroj. Kion fari? Ŝi trifoje koŭtoŭis al la statuo de Avalokiteŝvaro, por peti ŝian helpon. Poste, kune kun servistoj ŝi, kunportante la talismanojn, postkuris en boato la patron.

 

    Starante sur la pruo Moniang direktis sian boaton al la vasta maro. Subite kun surdiga tondro nigra nubo fendiĝis kaj aperis la malicaj vizaĝoj de la monstroj Qianliyan kaj Wanlier. Moniang ĵetis al ili la bronzajn talismanojn. Aŭdiĝis du agacaj krioj, kaj la du kolonoj da sango falis de la ĉielo. Tuj la vento ĉesis, la ondoj kvietiĝis kaj la suno rebrilis. Kiam Moniang dronis en ĝojego, la monstro Yangong levis altegan ondon malantaŭ ŝi. La ondego ĵetis la ŝipon je pli ol 10 futoj foren. Starante sur la marsurfaco, la aroganta monstro pretis atenci Moniang per sia sorĉo. Ĝuste tiam ĝi vidis kolorajn rubandojn ŝvebantajn en la ĉielo. Yangong ektremis de timo kaj volis forfuĝi, sed ĝin kaptis la servoknabo kaj servoknabino de Avalokiteŝvaro, kiu ricevinte la informon., ilin alsendis por helpi Moniang.

 

    Starante sur la pruo, Moniang kunmetis la manplatojn kaj koŭtoŭis trifoje por danki Avalokite- ŝvaron pro la helpo. Poste ŝi ordonis la servistojn returni la ŝipon por reveni hejmen.

 

    Savo de Komercistoj per Manĝbastonetoj

 

    Post kiam Moniang subigis la marajn monstrojn, ŝia nomo famiĝis ĝis malproksime. Protektate de ŝi, fiŝistoj ĉe la sudorienta marbordo akiris riĉajn rikoltojn sur la maro. Ili vivis kaj laboris trankvile. Xianliang-haveno prosperis, kaj diverslokaj komercaj ŝipoj venis al ĝi por negoco.

 

    Foje varŝipo el la orienta Zhejiang-provinco veturanta al la suda Fujian-provinco puŝiĝis kontraŭ rifo en densa nebulo. La homoj sur la ŝipo kriis por helpo. Aŭdinte tion, Moniang organizis la vilaĝanojn por savo. Sed videblis nek la endanĝerigita ŝipo nek homoj sur ĝi pro altaj ondoj kaj densa nebulo, kaj la vilaĝanoj ne kuraĝis antaŭeniri. Moniang bruligis incenson sur altaro kaj ekpreĝis. Ŝi prenis faskon da manĝbastonetoj, ĝin ruĝigis kaj rapide marŝis al la bordo de la maro. Starante sur klifo ĉe la maro, ŝi ĵetis la manĝbastonetojn al la direkto de la helpvokoj. Tuj aperis multaj arbotrunkoj, kiuj servis al la lika ŝipo kiel apogiloj kaj baris al ĝi la ondegojn. Malaperis la nebulo kaj kvietiĝis la maro. Protektate de la arbotrunkoj, la lika ŝipo sekuriĝis. La ŝipanoj rapide ŝtopis la truojn kaj veturis al la bordo.

 

    La komercistoj en la ŝipo gratulis unu la alian, ke ili feliĉe evitis la danĝeron. La arbotrunkoj subite malaperis, kio forte mirigis la ŝipanojn. Atinginte la bordon, ili informiĝis, ke Moniang savis ilin per magio.

 

(Daŭrigota en la sekva numero)

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng