2013-05-10
 Flanka turo trans heĝo |
|
 Samideanoj el diversaj landoj antaŭ la la kastelo Greziljono |
|
 La kastelo de Saumur |
La franca Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Greziljono invitas vin al la interesaj semajnoj dum somero, aŭtuno kaj jarfino, ĉiam kun E-kursoj kaj aktivaĵoj:
6-13 julio: La Turisma Semajno por ŝatantoj de turismado kaj ekskursoj al reĝaj kasteloj, de francaj historio, kulturo kaj lingvo, vidu en gresillon.org/s1.
13-20 julio: La Art-Amatora Semajno por hobiaj artistoj kaj ŝatantoj de teatro, dancado, kantado, muziko kaj grafika arto, vidu en gresillon.org/s2.
20-27 julio: La Alternativa MOJOSejo (por junuloj kaj pri alternativaj temoj) por vegetaranoj, verduloj kaj piratoj, ekologio -- ekonomiko -- alternativuloj, migremuloj, biciklantoj kaj tendumantoj, vidu en gresillon.org/s3.
3-10 aŭgusto: La Festa Semajno speciale por infanoj kaj familioj kun beboj, por adoleskantoj kaj junuloj, vidu en gresillon.org/s4.
10-17 aŭgusto: La Teatra Aktora Semajno por amantoj de teatro originala en Esperanto ; dezirantaj labori kun profesia aktoro, vidu en gresillon.org/s5.
26 oktobro -- 2 novembro: AŬTUNE, la ferioj: la Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, vidu en gresillon.org/autune.
28 decembro -- 2 januaro: La Jarfina FESTego kaj la Novjara FESTeno laŭ franca maniero kun maskobalo.
Resumo de la somera programo vidu en gresillon.org/somero.
Jara kalendaro vidu en gresillon.org/agendo.
Ne hezitu kontakti nin telefone al +33-2.41.89.10.34 aŭ sendu retmesaĝon al kastelo@gresillon.org aŭ skribu al MCE Gresillon, St. Martin d' Arce, 49150 Bauge en Anjou, France.
(Kontribuo de Bert Schumann el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|