Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mazu, Diino de la Suda Ĉina Maro (2)
2013-05-10

    Flugo al la Ĉielo

 

    La okan de la naŭa monato (laŭ la luna kalendaro) de la jaro 987, Moniang diris al la patrino kaj pliaĝaj fratinoj: "De la lastaj tagoj mi inkliniĝas al kvieteco. Morgaŭ estos la Festo de Duobla Naŭo*, mi volas montogrimpi sola. Mi petas vian pardonon, ke mi ne invitas la fratinojn al la ekskurso." Ĉiuj respondis ridetante: "Se vi renkontos interesan aferon, rakontu al ni." Rigardante ilin, Moniang nur ridetis.

 

    La sekvantan tagon, la ĉielo bluis kaj la maro kvietis. Moniang frue ellitiĝis kaj kune kun la servistoj remis en boato al Meizhou-insulo. La boato albordiĝis, Moniang malrapide ascendis Meifeng-montpinton. Starante sur ŝtonego, ŝi rigardis foren. Tiam la suno leviĝis, la maro kaj la ĉielo kuniĝis, la sunradioj brilis sur la maro kreante oran vojon kondukantan al la ĉielo. Ferminte la okulojn, Moniang ripozis por sin refreŝigi. Subite ŝi flaris fortan aromon. Ŝi malfermis la okulojn kaj vidis pecon da nubo flugi al ŝiaj piedoj. Ŝi paŝis sur la nubon kaj supreniĝis kun ĝi. Ŝi faris ĉirkaŭflugon super Meizhou-golfo kaj poste forflugis malrapide. La servistoj vidis tion klare. Ili kun mirego tuj revenis hejmen por informi ŝian patrinon.

 

    Templo de Mazu

 

    Feiniĝinte Moniang ofte aperis kaj donis sugeston en sonĝo de la hejmlandanoj. Por danki kaj memorigi ŝin la loĝantoj de ŝia hejmloko konstruis templon kun ŝia statuo sur Meizhou-insulo, kie li flugis al la ĉielo.

 

    Komercisto San Bao, kun ŝipo plena de multekostaj varoj, preterpasis la havenon al eksterlando. Ĉe la ekveturo. la ankro neniel eltireblis. En maltrankvilego San Bao iris sur Meizhou-insulon kaj preĝis en la templo. Reveninte al la ŝipo, li trovis, ke la ankro jam estis eltirita. Post tio la ŝipo glate veturis al Filipinoj, Malajzio kaj aliaj landoj, kie San Bao komercis tri jarojn kun granda profito. Sur la revena vojo li speciale veturis al Meizhou-insulo kaj kontribuis multe da mono por konstruigi tie templon honore al Moniang. Oni nomis la templon "Templo de Mazu**".

 

    Dum la regperiodo Hongwu de Ming-dinastio Zhou Zuo, komandanto de la garnizonejo Quanzhou, krozis surmare gvidante kelke da militŝipoj. La ŝipoj grundis sur la rifoj. Ĉiuj preĝis al Mazu por helpo. Subite aŭdiĝis susuro, kvazaŭ de fluso, kaj la ŝipoj ekmoviĝis. Flamo flagris ne malproksime de la ŝipoj. Zhou Zuo diris al ĉiuj: "Mazu helpas nin per la magia flamo, kiu montras al ni la vojon." Li ordonis al la militŝipo sekvi la flamon inter la rifoj. Dank’ al tio la militŝipoj sekure albordiĝis ĉe la tagiĝo kaj evitis katastrofon.

 

    Ĉar Mazu ĉiam protektas ŝipojn per sia magia povo, oni, dum la pasinta jarmilo, ĉe la ĉina marbordo kaj alilandaj havenurboj loĝataj de multaj ĉinaj elmigrintoj, konstruis multajn templojn al Mazu, kultante ŝin kiel diinon.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

    ---

 

    *Ĉinoj festas la feston per montogrimpado en la naŭa tago de la naŭa monato laŭ la tradicia luna kalendaro de Ĉinio.

 

    **Mazu en la ĉina lingvo signifas avinon.

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng