Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (III)
2013-05-10

    MASAĜO DE LA KOLO, ŜULTROJ KAJ BRAKOJ

 

    La masaĝato kuŝu surventre, kun maldikaj kusenoj sub siaj brusto kaj frunto respektive. Tio faciligas la spiradon kaj malstreĉiĝon de la masaĝato. La masaĝanto staru maldekstre de la masaĝato.

 

 

    1. Per via dekstra dikfingro knedu la ligamenton sur la meza linio de la nuko de la masaĝa-to, alivorte, la osto-elstaraĵon de la nuko. Knedu de la akupunktura punkto fengfu ĝis daĝuj (Pri la akupunkturaj punktoj de la teksto bv. vidi Bildon 1). Movu vian dikfingron iom post iom malsupren knedante la ligamenton. Faru tion 3 fojojn. Kaptu la nukon per la dekstra mano je la akupunktura punkto fengĉi, iom post iom malsupren movu la manon ĝis la malsupro de la nuko. Tion faru 3-5 fojojn.

 

    2. Per via dekstra dikfingro knedu la muskolon de la maldekstra parto de la nuko de la masaĝato, de fengĉi malsupren ĝis la radiko de la nuko. Faru tion 3 fojojn. Staru dekstre de la masaĝato kaj per la maldekstra dikfingro knedu la muskolon de la dekstra parto de la nuko en la sama maniero.

 

    3. Staru antaŭ la kapo de la masaĝato kaj per la radiko de ambaŭ viaj manplatoj premknedu la akupunkturajn punktojn ĝja-ŭajŝu kaj tjanzong de la masaĝato.

 

    4. Staru maldekstre de la masaĝato kaj kaptu la flankan muskolon de la maldekstra brako 3 fojojn kaj per via manplato premu la brakon de la masaĝato de supre malsupren 3 fojojn. Staru dekstre de la masaĝato kaj en la sama maniero premknedu la dekstran brakon 3 fojojn.

 

 
 

 

    5. La masaĝato kuŝu surdorse. Knedu la maldekstran bicepson de la masaĝato (Bildo 2) kaj daŭrigu la knedon de supre malsupren ĝis la malsupra parto de la maldekstra brako 3 fojojn. Premu per via manplato la antaŭan parton de la maldekstra brako de supre malsupren 3 fojojn. Per unu mano tenu la maldekstran pojnon de la masaĝato, malforte levu ĝin supren kaj samtempe per la dikfingro de via alia mano premu la akupunkturajn punktojn ĉjuĉi ĉe la maldekstra kubuto kaj hegu de la maldekstra mano de la masaĝato. Fine per via maldekstra mano tenu la supran parton de la pojno de la masaĝato kun ties mankavo malsupren, kaj per la dekstra kaptu fingrojn de la masaĝato, turnu lian pojnan artikon kaj etendu liajn artikojn de 5 fingroj. Jen la maniero: Tenu la maldekstran manon de la masaĝato per via maldekstra mano kaj per la duaj artikoj de la meza kaj montra fingroj de via dekstra mano firme tenu iun fingropinton de la masaĝato. Rapide tiru ĝin malantaŭen (Bildo 3). Je tio aŭdeblas krakado ĉe la artika malstreĉiĝo. Faru tion al ĉiuj fingroj. Staru ĉe la alia flanko de la masaĝato kaj faru la samon al la alia brako.

 

    MASAĜO DE LA DORSO KAJ LUMBOJ

 

    La masaĝato kuŝu surventre, kun maldika kuseno sub la brusto, por malstreĉi la dorsajn muskolojn laŭeble. La masaĝanto staru antaŭ la kapo de la masaĝato kaj komencu la masaĝon.

 

 

 

    1. Puŝu la manon laŭ la 5 linioj sur la dorso (Bildo 4). La unua estas la meza linio de la dorso. Ĝi etendiĝas de la akupunktura punkto daĝuj (Bildo 5, en kiu vidiĝas ĉiuj koncernaj punktoj menciitaj en la unua teksto) ĝis la lumboj. La 2-a kaj 3-a linioj estas ambaŭflanke de la meza linio je 1.5 ĉin-medicinaj coloj respektive de la akupunktura punkto daĝu ĝis gŭanjŭan. La 4-a kaj 5-a linioj troviĝas ambaŭflanke de la meza linio je 3 ĉin-medicinaj coloj respektive de la akupunktura punkto fufen ĝis la ilioj. Puŝu la manon laŭ ĉiu linio 3-5 fojojn. (La ĉin-medicina colo estas ĉin-medicina termino. Ĝia longo diferencas de malsamaj homoj. Mezuru ĝin tiamaniere: Cirkligu la mezan kaj dikan fingrojn kaj la longo inter la unua kaj tria artikoj de la meza fingro de la masaĝato estas unu ĉin-medicina colo.)

 

 

 

    2. Staru maldekstre de la masaĝato. Per la radiko de via manplato knedu la maldekstran sakrospinon de la masaĝato. La sakrospina muskolo etendiĝas de la ilioj ĝis la okcipito, t.e., la du elstaraj muskoloj ambaŭflanke de la spino (Bildo 5). Knedu ĝin de la akupunktura punkto daĝu malsupren ĝis gŭanjuan. Faru tion 3-5 fojojn. Poste, per via manplata radiko aŭ pugno premu la maldekstran sakrospinan muskolon de la masaĝato 3 fojojn. Per via palpa flanko de la dika fingro premu la akupunkturajn punktojn sur la dorso de la masaĝato, t.e., de fejŝu ĝis gŭanjŭan. Premu unue malforte kaj iom post iom pli forte. Poste, premu forte kaj iom post iom pli malforte. Levu la manon. Per la fingroj aŭ manplato frotu 3-5 fojojn la prematan lokon de supre malsupren kaj inverse. Faru la samon al la dekstra korpoparto de la masaĝato.

 

    3. Staru antaŭ la kapo de la masaĝato. Per viaj du manoj pinĉu la haŭton ambaŭflanke de la meza linio de lia dorso (Bildo 5) tiamaniere: Per viaj 4 fingroj kaptu haŭton kaj muskolon (por eksciti la haŭton kaj koncernan endotelion). Post momento forlasu ilin. Kaptu la proksimajn haŭton kaj muskolon. Denove forlasu ilin. Faru tion de la ŝultroj ĝis la lumboj.

 

    4. Per via manradiko knedu la muskolon de la masaĝato supre kaj malsupre de la skapoloj.

 

    5. Staru flanke de la masaĝato. Puŝu la du manojn ambaŭflanken de la meza linio de la dorso de la masaĝato. Faru tion de la ŝultroj ĝis la lumbosakro 3 fojojn.

 

    La masaĝo de la dorso ekscitas la ĝinglŭo-vojon sur la meza linio de la dorso kaj vezikan meridianon. Tio utilas al la ekzercado de la muskoloj kaj nervoj ambaŭflanke de la spino kaj sangcirkulado de la tuta korpo. Ĝi estas efika por forigi malvarmon, forigi doloron, reguligi la viscerajn funkciojn, kuraci malvarmumiĝon kaj doloreton en la lumboj kaj dorso kaj forigi la perturbiĝon de la visceraj funkcioj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng