Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj Alkoholaĵoj
2013-05-10

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Bona alkoholaĵo estas ĝuo por homoj. En Ĉinio troviĝas diversaspecaj alkoholaĵoj. Kutime en geedziĝa, naskiĝtaga kaj aliaj festoj oni sin regalas per bona alkoholaĵo por celebrado.

 

    Jam antaŭ longe ĉinoj jam posedis teknikon de vinfarado. Inter la grandnombraj elterigitaj historiaj objektoj troviĝas ne nur multaj vinujoj kaj vazetoj por drinkado, sed ankaŭ antikva alkoholaĵo konservata ĝis nun. Ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj oni elfosis du kruĉojn da alkoholaĵo produktita antaŭ 2 280 jaroj, el antikva tombo en Pingshan-gubernio, Hebei-provinco. Unu el ili entenis smeraldan kaj diafanan alkoholaĵon kaj la alia malhelverdan. La elfositaj kruĉoj estis bone hermetikigitaj. Kiam ili estis malfermitaj, tuj tiklas la nazon aroma odoro el ili. Laŭ analizo de sciencistoj, la alkoholaĵo estis fermentigita per gisto. Ĝia eltrovo prezentis valoran materialon por esplori teknologion pri alkoholaĵofarado en Ĉinio.

 

    En Ĉinio estas miloj da specoj de biero, rizvino, vino, ratafio, brando k.a. En la Unua Alkoholaĵogustuma Kunveno en 1952 Moutai-brando de Guizhou, Tequ-brando de Luzhou de Sichuan-provinco, Fen-brando de Xinghua-vilaĝo de Shanxi-provinco, Xifeng-brando de Fengxiang de Shaanxi-provinco, Jafan-rizvino de Shaoxing de Zhejiang-provinco, la Ormedala Brando, Tonika Vermuto kaj Ruĝa Vino de Yantai de Shandong-provinco estis elektitaj kiel ok superaj alkoholaĵoj de Ĉinio. En la lastaj jaroj estis elektitaj 18 specoj de landfamaj alkoholaĵoj kaj 47 specoj de bonkvalitaj alkoholaĵoj.

 

    Ĉina brando kun forta alkoholo estas distilita el fermentinta amelhava greno. Ĝia aromo estas dividita ĉefe en kvin tipojn: delikata aromo kun Fen-brando kiel la tipa, densa aromo kun Tequ-brando kaj la Kvingrena Brando de Sichuan kiel la tipaj, originala aromo kun Moutai de Guizhou kiel la tipa, rizaromo kun Sanhua-brando de Guangxi kiel la tipa.

 

    Moutai-brando produktiĝas en Maotai-urbeto de Renhuai-gubernio, Guizhou-provinco. Antikve la urbeto estis izolita kaj malofte vizitata. En 1745 tie komencis rivertrafiko, la urbeto fariĝis grava havenurbo ĉe Chishui-rivero. La dokistoj bezonis alkoholaĵon pro peza laboro, kaj ĝin bezonis ankaŭ komercistoj kaj vojaĝantoj por sin plezurigi. Tiel alkoholaĵo-farado multe progresis kaj iom post iom oni perfektigis sian teknologion kaj produktis superan nektaron. Moutai-brando ne nur okupas la unuan lokon inter la ĉinaj famaj alkoholaĵoj, sed ankaŭ estas honorita kiel unu el la tri mondfamaj brandoj, la aliaj du estas franca konjako kaj skota viskio.

 


Moutai-brando de Guizhou  

 

    Oni ŝuldas la bonan kvaliton de Moutai-brando al ĝiaj bonkvalitaj materialoj kaj la tradicia fermenta teknologio. Ĝi estas preparita el lokaj bonkvalitaj sorgo kaj tritiko. Ĝia farado karakteriziĝas per plurfoja fermentado, plurfoja elpreno de alkoholaĵo, teno de la feĉo en alkoholaĵo, longtempa konservado kaj zorgema reguligo de ingrediencoj. Oni okfoje fermentadas grenon kaj okfoje elprenadas alkoholaĵon. La tuta fermenta procezo daŭras dek monatojn. Oni devas meti ankoraǔ nebonkvalitigitan alkoholaĵon en kelon por fermentigi ĝin refoje. La fermentinta alkoholaĵo devas konserviĝi tri jarojn. Poste brandfaraj majstroj zorgeme miksas alkoholaĵojn konservitajn 5-, 10-, 20-jare, kaj tiel formiĝas Moutai-brando pure klara, milda kaj delikate aroma. Tiu brando entenas ne tre multan alkoholon, sed estas forta. Tamen ĝi ne frapas la kapon, ne pikas la gorĝon, nek facile ebriigas la drinkantojn.

 


Huadiao-rizvino de Shaoxing
 

 

    La rizvino estas farita el glueca rizo, rizo kaj milio, kun aldono de speciala gisto, post glukoziĝo, fermentado kaj distilado. La plej bona el la rizvinoj estas rizvino produktita en Shaoxing. Estas multe da specoj de la rizvino. La ĉefaj estas Huadiao-rizvino, Jafan-rizvino, Shanniang-rizvino kaj Xiangxue-rizvino. Jafan-rizvino estas el fermentinta rizo kun aldono de glueca rizo. Ĝi estas dolĉa kaj apetitveka. Shanniang-rizvino estas gusto-forta kaj farita el fermentinta rizo kaj alkoholaĵo. Xiangxue-rizvino estas farita el rizo kaj feĉo post distilado de Jafan-rizvino. Huadiao havas interesan historion. Legendo diras, ke en antikva Shaoxing, ĵus naskinte filinon, la gepatroj devis aĉeti du vazojn da rizvino, fari belan reliefan bildon sur la vazoj, kaj konservi ilin en kelo. Oni elprenis la rizvinon je edziniĝo de la filino kaj portis ĝin al la bofila familio. Regali gastojn per ĝi simbolas feliĉon. Tial la rizvino havas alian nomon Filina Rizvino.

 

    La plej bonkvalita el la ĉinaj bieroj estas tiu de la Qingdao-a Bier-fabriko de Shandong-provinco. Ĝi estas farita el bonkvalita materialo — minerala fontakvo de Laoshan-monto en la antaŭurbo de Qingdao, per originala fermenta teknologio kaj rigora scienca administrado. Ĝi estas diafane orflava, gustoplena, dolĉa kaj refreŝiga, kun abundo da karbona dioksido kaj delikataj ŝaŭmoj.

 

    Vino kaj ratafio estas faritaj el freŝaj fruktoj, per fermentado kaj distilado. Vino, kun bela koloro, entenas diversajn vitaminojn, mineralojn kaj sukeron, kaj okupas gravan lokon el la ĉinaj ratafioj. El multaj ĉinaj vinoj la plej bonkvalitaj estas Tonika Vermuto, Blanka Vino, Ormedala Brando produktitaj de Shandong-provinco, la Ĉina Ruĝa Vino kaj Speciala Brando de Pekino, Seka Blanka Vino kun marko Granda Muro de la Shacheng-a Vinfara Kompanio de Hebei, kaj la Duondolĉa Blanka Vino kun marko Dinastio de la Ĉina-Franca Vinfara Limigita Kompanio de Tianjin. Krome Ĉinio produktas ankaŭ multajn aliajn ratafiojn, kiaj pomvino de Liaoning, mandarinvino de Sichuan, arbutvino de Jiangxi, liĉivino de Fujian, ananasvino de Guangxi, oranĝvino de Zhejiang kaj pirvino de Hebei, kaj vinoj fermentintaj el frago, kratag-fruktoj kaj aktinidioj (Actinidia chinensis), ĉiuj kun sia distinga originala gusto kaj ebriiga aromo.

 

    Kunmiksitaj alkoholaĵoj, inkluzive fruktsukan vinon kaj eliksiron, estas faritaj el alkoholaĵo aŭ manĝebla alkoholo kun aldonitaj sukero, aromaĵo, manĝebla pigmento aŭ drogoj. Bambufolie Verda Brando produktita de la Xinghuacun-a Fen-branda Fabriko de Fenyang-gubernio, Shanxi-provinco, estas tipo de la kunmiksitaj alkoholaĵoj. Tiu vino kun longa historio estas kun bambufolia maceritaĵo. Ĝi estas farita el Fen-brando, kun aldonitaj angeliko, amomo, santalo, suzigio (Suzygium aromaticum), aŭklandio (Aucklandia lappa), bambufolioj kaj aliaj drogoj. Ĝi superas aliajn samspeciajn kunmiksitajn alkoholaĵojn kaj havas naturan koloron, aromon kaj guston de la maceritaj drogoj. Ĝi povas vigligi sangon kaj energion, forigi mukaĵon kaj sanigi la hepaton.

 

    En Ĉinio cirkulas legendo pri "vinfarado de simioj". En pratempo simioj sin vivtenis per sovaĝaj fruktoj, kiuj abundis ĉie en arbaro. La fruktoj maturiĝis ne en ĉiuj sezonoj, tial ili konservis tiajn fruktojn en kaverno. Post longa tempo ili putriĝis, la ŝimintaj fruktoŝeloj nature fermentigis la fruktojn, kiuj iom post iom formiĝis en nektaron aromplenan. Tiu "simi-vino" fakte estis nature formiĝinta sovaĝfrukta vino. Nun ankaŭ la sovaĝfrukta vino estas populara en Ĉinio pro senpolucieco kaj aparta gusto. Iu vinfabriko en arbara regiono de la Granda Xing'an-montaro produktas pli ol 30 specojn da vino el dekkelkaj specoj de sovaĝaj plantoj, kiaj ruĝfaba vino, vakcinifrukta vino, eglanteria vino, krizantema vino k.a. En 1985 la speciala ruĝfaba vino gajnis arĝentan medalon de bonkvalita manĝaĵo de Ĉinio.

 

    Modere trinki vinon, precipe tiun kun malmulta alkoholo, vigligas cirkuladon de sango kaj veki apetiton. Longtempa ekscesa drinkado povas damaĝi la hepaton kaj nervajn sistemojn kaj kaŭzi alkoholismon.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng