Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (IV)
2013-05-10

    MASAĜO DE LA GLUTEOJ KAJ MALSUPRAJ MEMBROJ

 

    La masaĝato kuŝu surventre kun maldika kuseno sub la maleoloj malstreĉitaj. Vi (la masaĝanto) staru maldekstre de la masaĝato kaj faru la masaĝon.

 

 

    1. Premknedu la muskolon de la maldekstra gluteo per via manradiko aŭ pugno. Masaĝante ĝin, movu vian manradikon, por ke la tuta gluteo estu bone masaĝita kaj malstreĉita. Metu viajn dikajn fingrojn unu sur la alian kaj per ili premknedu la akupunkturan punkton hŭantjaŭ (Bildo 1). Tiam la masaĝato sentas doloreton kaj ŝveliĝon. Masaĝu tiamaniere sume 2 minutojn.

 

 

 

    2. Per via dika fingro premu la akupunkturajn punktojn ĉengfu, jinmen, ŭejĝong, ĉengŝan, kunlun, ŝenmaj kaj ĝinmen (Bildo 2), po 5-10 sekundojn. Tiam la masaĝato sentas doloreton kaj ŝveliĝon. Se via dika fingro estas ne sufiĉe forta, vi povas meti viajn dikajn fingrojn unu sur la alian kaj premi la punktojn per ili kune.

 

    3. Per viaj manoj kaptu la muskolojn de la malantaŭa parto de la gamboj. Faru la kaptadon fojfoje, de la gamboradiko ĝis la maleoloj. Ripetu tion 3 fojojn. Per via dika fingro premknedu la vezikan meridianon de ĉengfu ĝis ĉengŝan 3 fojojn. Post tio, per via manplato premu la muskolojn de la malantaŭa parto de la gamboj, same de la gamboradiko ĝis la maleoloj, 3 fojojn.

 

    4. Staru dekstre de la masaĝato kaj ripetu la masaĝojn montritajn en bildoj 1, 2 kaj 3.

 

    5. La masaĝato kuŝu surdorse kaj vi staru maldekstre de li. Per viaj manoj kaptu la muskolojn de la ekstera parto de la maldekstra gambo. Faru la kaptadon de la gamboradiko ĝis la genuoj. Ripetu tion 3 fojojn. Premu la muskolojn per via manplato 3 fojojn. Kaptu la muskolojn de la interna parto de la dekstra gambo de la masaĝato en la sama maniero. Ripetu tion 3 fojojn. Premu ilin per via manplato 3 fojojn. Staru dekstre de la masaĝato kaj faru la samon al la ekstera parto de la dekstra gambo kaj al la interna parto de la maldekstra.

 

    6. Per viaj manplatoj delikate kaptu la genuojn de la masaĝato kaj puŝu malsupren la manplaton de la genuoj ĝis la maleoloj sur la fronta parto de la kruroj. Ripetu tion 3 fojojn.

 

    7. Staru ĉe la piedoj de la masaĝato. Levu la dekstran maleolon de la masaĝato per via maldekstra mano kaj per via dekstra mano tenu liajn piedfingrojn kaj piedplaton. Turnu lian maleolan artikon. Per viaj dikaj fingroj frotu la piedkavon de la kalkano ĝis la piedfingroj, kaj per viaj aliaj fingroj tenu la pieddorson de la masaĝato. Faru frotadon al ĝi 3-5 fojojn. Tenu lian maleolon per via maldekstra mano kaj per la montra kaj meza fingroj de via dekstra mano tiru la piedfingrojn de la masaĝato por vigligi ĉiujn iliajn artikojn. Faru la samon al la dekstra piedo de la masaĝato.

 

    La supre diritaj masaĝoj kaj masaĝo de la talio estas utilaj por kuraci kronikan lumbalgion kaj iskiatalgion, se ili estas farataj kune.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng