Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Manĝbastonetoj — Mirinda Manĝilo
2013-05-10

1

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Manĝbastonetoj estas fiero de la ĉina nacio. Ili kune kun tranĉiloj kaj forkoj de eŭropanoj estas manĝiloj plej vaste uzataj en la nuna mondo.

 

    En la prahistorio oni ne sciis uzi manĝilojn. Tiam ili prenis manĝaĵojn per siaj manoj. La antikvaj ĉinoj renkontis malfacilon, kiam ili manĝas varman kaĉon. Ili do prenis herbotigojn aŭ bastonetojn por sin helpi. En la longtempa uzado ili iom post iom posedis la kapablon laŭvole preni manĝaĵojn per bastonetoj. Jen naskiĝis la primitivaj manĝbastonetoj. La antikvaj libroj notas, ke manĝbastonetoj aperis antaŭ pli ol 3 000 jaroj.

 


Kiel manipuli manĝbastonetojn 
 
 

Manĝbastonetoj 
 

 

    La manĝbastonetoj poste enkondukiĝis en multajn landojn de Azio. Ili fariĝis ĉefaj manĝiloj ankaŭ por la koreoj kaj japanoj.

 

    Paro da manĝbastonetoj havas plurajn funkciojn en manĝado. Per ili oni povas tenajli, teni kaj kirli multe pli facile ol per tranĉiloj kaj forkoj. Oni malfacile enbuŝigas vermiĉelojn kaj similajn manĝaĵojn per forkoj kaj kuleroj, sed oni tion facile plenumas per bastonetoj. Oni povas diri, ke manĝbastonetoj funkcias kiel longigitaj homaj fingroj. Ĝenerale dirite, per manĝbastonetoj oni povas fari preskaŭ ĉion kion per fingroj, pro tio ke la manĝbastonetoj ne timas varmon, nek malvarmon.

 

    La manĝbastonetoj, kvankam simplaj, en la uzado perfekte praktikas la levilan principon. Iu japana erudito studis la dinamikon en uzado de manĝbastonetoj kaj mezuris per instrumentoj. Li trovis, ke uzi manĝbastonetojn en manĝado koncernas moviĝon de pli ol 30 artikoj kaj pli ol 50 muskoloj, kiaj tiuj de fingroj, polmo, pojno, brako kaj ŝultro. La nervoj de tiuj artikoj kaj muskoloj ligiĝas kun la cerba kortekso. Tio estas utila ekzerco ankaŭ por la cerbo. Tial iuj fiziologoj asertas, ke uzi bastonetojn en manĝado utilas al la homa sano kaj precipe al la kreskantaj infanoj. Uzi manĝbastonetojn en infaneco povas lertigi iliajn manajn muskolojn kaj ekzerci la cerbon. Nun iuj eksterlandanoj ekuzis ĉinajn manĝbastonetojn en manĝado.

 

    La ĉinoj uzas manĝbastonetojn jam milojn da jaroj. Pro la malsamaj naturaj medioj kaj vivkondiĉoj oni faras manĝbastonetojn el malsamaj materialoj. La plej ordinaraj manĝbastonetoj estas bambuaj kaj lignaj, dum la oraj, arĝentaj, jadaj, eburaj, kupraj kaj feraj estas maloftaj. Nun estas ankaŭ plastaj manĝbastonetoj. Iliaj formoj estas cilindraj aŭ kvarangulaj, ĝenerale dikaj supre kaj maldikaj malsupre. La delikataj manĝbastonetoj surhavas pentraĵon, ideogramojn aǔ gravuraĵojn ĉe la supra parto. La manĝbastonetoj produktitaj de malsamaj lokoj ĝenerale portas malsamajn trajtojn. Ekz. la Tianzhu-aj manĝbastonetoj de Hangzhou estas faritaj el maldika bambuo kreskanta sur Tianzhu-monto. La Tianzhu-aj manĝbastonetoj estas ĝenerale uzataj kaj havas certan aprecan valoron.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng