Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Moroj en Manĝado
2013-05-13

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    La ĉefaj manĝaĵoj de la ĉinoj ĝenerale estas tritikaj farunaĵoj kaj rizo prilaboritaj per apartaj metodoj. En la pasinteco multaj manĝaĵoj de Ĉinio portis specifan sencon. Oni kutimas preni malsamajn manĝaĵojn en malsamaj kazoj.

 

    Unu el la ĉefaj manĝaĵoj de la nordanoj estas vermiĉeloj el tritika faruno. Post kuirado oni aldonas al ili diversajn spicaĵojn. Estas vermiĉeloj kun porkaĵo, orelfungo kaj ovaĵo miksitaj kun amela saŭco, vermiĉeloj kun fritita sojfaba misoo, vermiĉeloj kun sezama misoo, vermiĉeloj kun porkaĵo aŭ bovaĵo, kaj vermiĉeloj kun nur spicaĵo kaj graso. Per malsamaj prilaboroj oni ricevas malsamajn vermiĉelojn, kiaj maŝinfaritaj, tranĉitaj, tiritaj k.a. Pro sia facila farado kaj manĝado, ili estas unu el la ĉefaj manĝaĵoj de ĉinoj.

 


Vermiĉeloj  

 

    La ĉinoj ŝatas vermiĉelojn ne nur pro ilia moleco kaj facila digestiteco, sed ankaŭ pro ilia specifa senco en malsamaj kazoj. Laŭ la tradicia moro, la ĉinoj senescepte manĝas vermiĉelojn en la naskiĝtago, kiel la okcidentanoj manĝas torton en tiu tago. Vermiĉeloj estas maldikaj kaj longaj, kio simbolas longvivecon. Tial vermiĉeloj por celebri la naskiĝtagon devas esti tre longaj. Tio postulas kaj lertan faradon kaj moderan kuiradon, alie vermiĉeloj rompiĝas, kion oni rigardas malbonaŭgura.

 


Jiaozi-oj 
 

 

    Estas alia faruna manĝaĵo jiaozi-o. Por prepari ilin oni unue rulpremas la tranĉitajn pastetojn en rondajn foliojn, metas sur ĉiun folion farĉon, faldas ĝin kun farĉo ene kaj firme kunpremas ĝian randon. Oni preparas jiaozi-ojn per kuirado en bolanta akvo, vaporumado aŭ fritado. La farĉo ĝenerale estas el pecetigitaj kaj spicitaj viando kaj legomo, kaj eĉ marproduktaĵo kaj ovaĵo, aŭ nur el pecetigita kaj spicita legomo. Bonkvalitaj jiaozi-oj devas esti malgrandaj, kun multe da farĉo, maldika tegaĵo kaj mallarĝa rando. Iufoje oni farasjiaozi-ojn en formoj de papilio, orfiŝo k.a.

 

    Laŭ la tradicia moro de la nordanoj,jiaozi-oj servas kiel la plej grava manĝaĵo en festaj tagoj. Precipe en la Printempa Festo, oni senescepte manĝas jiaozi-ojn. Por tio ĉiuj familianoj sidas en rondo ĉe tablo, iuj rulpreme foliigas la tranĉitajn pastpecojn, aliaj faldas la pecojn kun farĉo kaj firme kunpremas la randon, triaj kuiras ilin. En la tuta familio regas ĝojo kaj plena harmonio. Jiaozi-oj por la Printempa Festo ĝenerale portas ŝuan formon, kiu similas arĝentan ingoton kaj simbolas riĉiĝon.

 


Fiŝ-forma njangaŭ 
 

 

    Tra Ĉinio estas videblaj similaj fenomenoj. Ekz., en iuj lokoj ĉinoj manĝas en la Printempa Festo vaporumitan gluec-rizan farunaĵon kun la koloroj flava kaj blanka, simbolantaj oron kaj arĝenton. La gluec-riza farunaĵo ĉinlingve estas njangaŭ. Njan signifas jaron kaj gaŭ altiĝon. Ili kune signifas, ke la vivo altiĝas jaron post jaro. Antaŭ la Printempa Festo, t.e., la oka de la dekdua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, la nordanoj manĝas ok-trezoran kaĉon el grajnoj de rizo, milio, glueca rizo, sorgo, ruĝaj faboj, jujuboj, juglandoj kaj ternuksoj. Ili, kune kuiritaj, simbolas riĉan rikolton en la venonta jaro.

 

    Eĉ la manĝ-manieroj por iuj manĝaĵoj enhavas ian aludon. Ekz., en la Printempa Festo oni ne devas manĝi la kapon kaj voston de fiŝo kun la espero vivi bonan vivon de la komenco ĝis la fino de la venonta jaro.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio ")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng