Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kiu Estas Pli Saĝa?
2013-05-13

    ANTAŬ tre longa tempo estis maljunulo, kiu havis du filojn. La pli aĝa nomiĝis Ali kaj la alia Azhi. La fratoj plenkreskis. La patro volis scii, kiu el ili estas pli saĝa. Li do aĉetis du novajn falĉilojn neakrigitajn kaj diris al ili: "Hodiaŭ mi aĉetis falĉilojn kaj morgaŭ vi falĉu herbojn per ili. Vidu, kiu el vi pli multe falĉos kaj pli frue revenos!"

 

    En la sekva tago la fratoj sin preparis por plenumi la ordonon de sia patro.

 

    Ali opiniis, ke por multe falĉi necesas multe da tempo. Li do frue eldomiĝis. Sur monto li pene falĉis kaj falĉadis, sed post iom da tempo li jam sentis sin laca pro la malakra falĉilo.

 

    Kaj Azhi vidis la falĉilon malakra. Li unue akrigis ĝin kaj poste iris al la monto. Post nelonga tempo multaj herboj jam estis akiritaj dank' al lia akra falĉilo. Apenaŭ la suno estis subiranta, li kun multaj herboj revenis hejmen. Sed lia frato Ali kun malmultaj herboj revenis hejmen malfrue, post sunsubiro.

 

 

 

    Post la reveno de siaj filoj la maljunulo rigardis iliajn herbojn kaj falĉilojn. Fine li diris: "Ali frue eldomiĝis kaj multe lacis, sed Azhi multe falĉis kaj frue revenis. Kial la rezultoj estas malsamaj? La kialo kuŝas ĉefe en tio, ke Azhi akrigis sian falĉilon, kio pruvis la popoldiron 'Akrigi falĉilon ja helpas falĉadon'. Miaj karaj, estonte ne nur multe laboru, sed ankaŭ multe pensu!"

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng