Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Per siaj manoj 8-jara knabo savis sian 2-jaran fratinon el ruinaĵo
2013-05-13


Kuracisto faras kuracadon al Zhou Ziyun. 

 

    La 24-an de aprilo la raportisto informiĝis en Ya'an, ke post la tertremo okazinta en la 20-a de aprilo, 8-jara Zhou Ziyun ne nur sprite evitis danĝeron, sed ankaŭ per siaj manoj sukcese elfosis el domfalaĵoj sian 2-jaran fratinon Zhou Xiaoran.

 

    "Matene de tiu tago, kiam mi kaj mia fratino ludis sur la sofo, mi subite sentis fortan terskuadon. Mia avo tuj prenis ŝin kaj kuris eksteren, kaj mi hastis en la necesejon." Kuŝante sur la malsanula lito Zhou Ziyun trankvile rakontis la okazaĵon post la tertremo. "Kiam ili ĵus eliris el la domo ĝi disfalis, kaj sur miajn avon kaj fratinon disĵetiĝis amaso da ŝtonpecoj. Post la tertremo mi tuj kuris eksteren kaj trovis, ke la korpo de la avo estis duone kovrita de ŝtonpecoj. Feliĉe, ke li povis elfosi sin el la monto da ŝtonoj per la manoj. Mi tuj ekserĉis mian fratinon. Fosante en la ŝtonoj mi vokis ŝian nomon, kaj finfine mi aŭdis ŝian plorkrion. Tiam mi sentis min fortoplena por savi ŝin."

 

    Pro la manko de iloj la 8-jara knabo nur povis per la manoj formovi falaĵojn sur la korpo de la fratino. Dum la fosado lia maldekstra mano vundiĝis de falinta lignopordo kaj li nur povis elfosi la fratinon per la dekstra mano.

 

    "Kuratinginte la hejmon mi vidis, ke la 10-etaĝa domo jam fariĝis 2-etaĝa. Mi vidis ankaŭ, ke vokante sian fratinon Zhou Ziyun provas elfosi ŝin el ruboj," diris la patrino de Zhou kun larmoj en la okuloj. Post du horoj Zhou Ziyun kaj lia patrino elfosis la fratinon el la ruino.

 

    "Kiam li estis sendita al la kuracejo, lia maldekstra mano estis vundita, la dekstra estis kovrita de nigraj sangokrustoj kaj liaj ĉiuj ungfendoj estis plenaj je sangomakuloj kaj malpuraĵoj. Kiam mi purigis liajn vundojn, li fermis sian buŝon kaj ne kriis malgraŭ doloro," diris flegistino de la savtaĉmento de la Infana Hospitalo sub la Chongqing-a Medicina Universitato . "Purigado de tia vundo estas malfacile eltenebla eĉ por plenkreskuloj, por ne paroli pri infanoj. La knabo preskaŭ ne kriis, li estas eksterordinara."

 

    Liu Xing, la ĉefkuracisto de Zhou Ziyun kaj profesoro de la hospitalo, diris: "Kiam li atingis la kuracejon, liaj ungbedoj de la dekstra mano infektiĝis kaj la haŭto serioze difektiĝis. Se li ne tuj ricevus pritraktadon, la infektiĝo pligraviĝus kaj eble estus kaŭzinta medoliton aŭ eĉ nekrozon de la fingroj."

 

    Vespere de la 23-a Liu Xing faris al Zhou Ziyun operacion por apartigo de la ungoj. "Nun lia ungo de la meza fingro de la dekstra mano jam estis apartigita kaj la nekrozaj histoj de la montra fingro estis forigitaj," diris Liu Xing, "nur se Zhou Ziyun regule vizitos la hospitalon por ŝanĝi novan pansaĵon al la vundo, lia dekstra mano iom post iom resaniĝos."

 

    "Post la tertremo mia fratino estis transportita al la guberniurbo de Ya'an. Mi esperas, ke miaj ungoj rapide resaniĝos tiel ke mi povu iri al Ya'an por vidi ŝin." Zhou Ziyun diris al la raportisto, ke li povas elteni ĉiujn suferojn por vidi la fratinon kiel eble plej baldaŭ.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng