2013-05-13
Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
 Wang Meng (la dua de dekstre) en la vizito al la Esperanto-Muzeo |
|
 Wang Meng (meze) en praktiko de aŭskulto de Esperanto |
|
 Wang Meng (la tria de dekstre) prove parolas en Esperanto. |
|
 Komuna foto de la vizitantoj antaŭ la Esperanto-Muzeo |
En la 10-a de majo, Wang Meng, eksa ministro de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj fama verkisto, faris viziton al la ĵus finkonstruita Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato, Shandong-provinco, orienta Ĉinio, en akompano de Zhang Baomin, estrarano pri informo de la Zaozhuang-a urbodomo. En la vizito akompanis lin ankaŭ Hu Xiaolin kaj Cao Shengqiang, estraranoj de la universitato.
Kiam la oficisto de la muzeo montris al Wang Meng lian foton faritan en la jaro 1987, kiam li partoprenis en la ekspozicion pri gazetoj, libroj kaj poŝtaĵoj pri Esperanto, li ĝoje diris, ke tiam li estis juna. S-ro Hu Xiaolin donacis al li la albumon Antaŭe kun Espero, en kiu estas lia foto. Dum la vizito li kelkfoje menciis Bakin kaj lia tradukado de Esperanto. Li prove parolis kelkajn vortojn en Esperanto sub la gvido de ekrano por praktiko de parolo en Esperanto.
Redaktoro : Wang Lihua
|