Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Teo
2013-05-13

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Ĉinio estas unu el la landoj de la mondo, kiuj plej frue kultivis tearbojn kaj preparis teon. Laŭdire, antaŭ ĉ. 2000 jaroj oni jam prenis teon kiel herbodrogon. En la 3-a jarcento a.K., ĝi jam servis kiel ĉiutaga trinkaĵo kaj en la 6-a jarcento p.K. ĝi estis eksportita al aliaj landoj. Nun, Ĉinio okupas la duan lokon en la mondo laŭ sia teoproduktokvanto.

 

    Ĉinio havas vastegan tekulturan areon. Teon produktas Zhejiang, Jiangsu, Anhui, Fujian, Jiangxi, Hunan, Hubei, Guangdong, Guangxi, Sichuan, Yunnan, Guizhou, Henan, Shaanxi, Taiwan ktp.

 


Kolekti te-foliojn  

 

    La ĉina teo ĝuas bonan reputacion pro siaj bonkvalito kaj multspececo. Laŭ malsamaj preparaj metodoj, ĝi estas dividita ĉefe en kvin specoj: bruna, verda, flora, duonfermenta kaj kompaktigita.

 

    La bruna teo estas preparita per fermentigo. Ĝi karakteriziĝas per sia aromo, malhele bruna koloro kaj belkolora infuzaĵo. Qimen-teo produktata en la provinco Anhui estas la plej bona el la specoj de la bruna teo.

 


Longjing-teo de Hangzhou 
 

 

    La verda teo, kun flav-verda infuzaĵo, densa kaj freŝa aromo, estas la plej frua, senfermenta teo de Ĉinio. Ĝi estas produktata en multaj lokoj de Ĉinio. Por fari tian teon oni kreis diversajn metodojn en te-folia kolektado, preparado kaj konservado, tial la teo havas multajn specojn, inter kiuj troviĝas Mei-teo, kiu aspektas kiel maldika brovo, kaj la perlo-forma teo. Oni nomas specojn de la verda teo plejparte per iliaj produktaj lokoj. Interalie, plej famkonataj estas Longjing-teo de Hangzhou en Zhejiang-provinco, Maofeng-teo de Huangshan kaj Guapian-teo de Liu'an en Anhui-provinco, kaj Biluochun-teo de Jiangsu-provinco.

 


Rok-teo de Fujian 
 

 

    La duonfermenta Ulong-teo estas produktata en la provincoj Fujian kaj Taiwan. La plej bona el la specoj de tia teo estas Rok-teo de Wuyi en Fujian-provinco. En Wuyi-montaro ĉie staras altaj rokkrutaĵoj kaj kuŝas profundaj valoj, kie prospere kreskas te-arboj. Laŭdire, la plej bona teo venas de la te-arboj, kiuj kreskas sur la montpintoj kaj rokfendoj. Pro tio ke homoj malfacile atingas tien, oni devas trejni simiojn por kolekti te-foliojn. Kompreneble, tio estas nur legendo. Ulong-teo estas sekigita tuj post sia duonfermentado. Ĝia infuzaĵo elspiras fortan aromon. Post trinkado la aromo ankoraŭ longe restas en la buŝo. Ĝi havas nek amarecon nek dolĉecon, kiel la verda kaj nigra teoj.

 


Jasmena teo 
 

 

    La flora teo estas preparita el supera verda teo miksita kun aromaj florburĝonoj. La ĉefaj te-aromigaj floroj estas tiuj de jasmeno, magnolio, pampelmuso ktp. El ili la plej multe uzataj kaj plej valoraj estas jasmenaj floroj. Pro tio, la teo elspiras la aromon ne nur de teo sed ankaŭ de floro. Tial oni kutime nomas ĝin flora teo.

 


Puer-teo de Yunnan 
 

 

    La kompaktigita teo, taŭga por long-distanca transportado kaj long-tempa konservado, estas ŝatata de la loĝantoj en la malproksimaj regionoj de Ĉinio. La teo estas preparita el malsamaj materialoj kaj havas formojn de briko, bovlo kaj plato. La popolanoj en la foraj regionoj bezonas multon da teo kaj trinkas ĝin malsame kiel la popolanoj en la internaj regionoj. En la paŝtaj regionoj oni kutime dekoktas teon en poto kaj trinkas ĝin, aldoninte salon, freŝan lakton aŭ buteron.

 

    La teo estas ĉefa trinkaĵo de ĉinoj. Ĝi povas ne nur kvietigi soifon kaj refreŝigi la kapon, sed ankaŭ preventi malsanon kaj sanigi la korpon. La teo entenas diversajn kemiajn elementojn, kiaj alkaloido, vitaminoj, te-tanino kaj aroma oleo, kiuj povas stimuli la nervan centron, fortigi la kontrahiĝon de muskoloj kaj akceli sangan cirkuladon kaj korpan metabolon. Tial, trinko de teo povas refreŝigi la cerbon, mildigi lacon, faciligi urin-ellason kaj fortigi la korfunkcion. Ĝi ankaŭ havas certan resanigan efikon en proventado kaj kuracado de hipertensio kaj arteriosklerozo. Krome, la teo ankaŭ povas inhibicii kreskadon de kojlobacilo, streptokoko kaj pneŭmokoko, stimuli digestadon kaj malpliigi malsanojn.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng