Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kamparano-laborantoj esperas vivi kiel urbanoj (I)
2013-05-13

de WANG YOUJIA

 

    Urbanizado estas la plej granda enlanda bezono de Ĉinio. En tiu procedo la kamparano-laborantoj jam fariĝis ĉefa forto por  kreado de sociaj riĉaĵoj. Tamen gravaj punktoj kaj malfacilaĵoj de urbanizado ankaŭ kuŝas en la urbaniĝado de kamparano-laborantoj. Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco post la 12-a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco: "Urbanizado estas neevitebla tendenco dum la moderniĝo de Ĉinio kaj komuna volo de ĉinaj kamparanoj. Ĝi ne nur povos instigi gigantajn bezonojn por la konsumado kaj investoj, sed ankaŭ krei pli da labor-ŝancoj, tiel ke ĝi rekte efikos al la riĉiĝo de kamparanoj kaj la feliĉiĝo de popolanoj."

 


Junaj kamparano-laborantoj en urbo 

 

    Pli kaj pli multe da kamparanoj laboras en urboj, kaj multaj el ili eĉ tutfamilie forlasis sian vilaĝon. Parto de la kamparanoj jam sufiĉe bone miksiĝis en la urban vivon, kaj iliaj laboraj kapabloj kaj enspezoj povas subteni ilian, kvankam ankoraŭ malaltnivelan, vivon en la urbo. Aparte rimarkindas la generacia ŝanĝiĝo de kamparano-laborantoj. Nuntempe 60 procentoj da kamparano-laborantoj naskiĝis en la 80-aj aŭ 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. Malsame ol iliaj gepatroj, nunaj junaj kamparano-laborantoj zorgas pli multe pri la "honorindaj" laboroj kaj estontaj ŝancoj, kaj esperas vivi longtempe kaj stabile en la urbo. Ili postulas pli bonan kontentigon en la bezonoj spirita kaj sentimentala, kaj pli kaj pli fortiĝas ilia konscio por garantii al si rajtojn kaj interesojn .

 


Junaj kamparano-laborantoj kun speciala laborkapablo 

 

    Sed pro tio, ke la problemoj en la urbaniĝado de kamparano-laborantoj ankoraŭ ne tute solviĝas, la kamparano-laborantoj kaj iliaj familianoj ne povas ĝui rajtojn samajn kiel la urbanoj en deviga edukado, universitata enir-ekzameno, dungado, medicino, socia bonstato, plenumado de politikaj rajtoj, kaj aliaj flankoj. Precipe, la loĝdomoj de kamparano-laborantoj restas ekster la loĝ-garantia sistemo por la urbanoj. Nun ili estas ankoraŭ en "duon-urbaniĝa stato".

 

    Mi intervjuis 3 kamparano-laborantojn kiuj estis naskitaj en la 70-aj, 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento por scii iliajn diversajn dezirojn kaj bezonojn.

 

    Naskitoj en la 70-jaroj: aspiro al pli bona sistemo de socia asekuro

 

    Jam preskaŭ tagmezas, kaj ankoraŭ homoj svarmas ĉe la legom-venda budo de Liu Guangde en iu bazaro de la municipo Ŝanhajo.

 

    Liu Guangde venis el la provinco Sichuan kaj aranĝis sian budon en ĉi tiu bazaro antaŭ 10 jaroj. Li estas malalta sed malkaŝema homo. "Mi venis al Ŝanhajo kiam mi estis pli-ol-20-jara. Tiam nur mia edzino estis ĉe mi. Ni havis diversajn laborojn por vivteni nin kaj fine ni stabiliĝis per la vendado de legomoj." Akceptante aĉetantojn, Liu Guangde fingre montris la knabineton kiu plenumas sian hejmotaskon ĉe la malgranda tabureto flanke de li, kaj diris: "Nu, ni venigis niajn du gefilojn al Ŝanhajo. Mia filo jam aĝas 18 jarojn kaj laboras, mia filino estas nur en la unua klaso de elementa lernejo."

 


Legomvenda budo de geedzoj 

 

    Liu Guangde  vendas speciale legomojn altkvalitajn kaj freŝajn. Ĉiutage je la 3-a horo, li devas iri al pograndkomerca bazaro por provizi sin per nova stoko de freŝaj legomoj. Poste li vendas ilin kun sia edzino, kaj post la tagmanĝo li ripozas hejme kaj denove venas al sia budo por helpi la vendadon ĝis fermiĝo de la budo.

 

    La paro luis apartamenton kun la monata luprezo 2800 juanoj malantaŭ la bazaro. Liu Guangde diris: "Ĉiumonate ni elspezas multe. Mia budo situas en bona loko, kaj pro tio la luprezo estas sufiĉe alta. Lastatempe la prezo de legomoj altiĝis. Precipe dum la Printempa Festo, kelkaj specoj de verdfoliaj legomoj kostas 18 aŭ 19 juanojn po duona kilogramo. Vendado malfacilas pro la alta prezo kaj malmultaj aĉetantoj."

 

    Liu Guangde loĝas en Ŝanhajo jam preskaŭ 20 jarojn. Fakte li tre amas la urbon. Li komprenas la ŝanhajan dialekton kaj jam plene adaptiĝis al la urba vivo. "Mia filino povas paroli en la ŝanhaja dialekto, fakte ŝi kreskis en tiu ĉi urbo. Niaj gefiloj havas siajn geamikojn ĉi tie. Mi pensas, ke ili certe ne volas reiri al la hejmloko kie ni estas oficiale registritaj." Liu Guangde suspiris kaj diris: "Ni, maljuna paro, volas resti en Ŝanhajo kun niaj gefiloj, tia vivo estas trankviliga. Sed kion fari! La viv-premo estas tro granda se ni vivas en la urbo tenante la vilaĝan socian asekuron. En la okazo, se mi aŭ ŝi malsaniĝos, la medicina elspezo certe ŝarĝos multe niajn gefilojn."

 

    Liu Guangde kaj lia edzino estas membroj de la kampara koopera kurac-sistemo de la provinco Sichuan. Sed pro la malalta asekurpago, la repago same ne estas alta. Oni ne povas elteni la medicinan elspezon en la urbo per tiel malalta repago en kamparo. En la jaro 2007, Liu Guangde falis de sia motortriciklo survoje al la pogranda bazaro, kaj lia kruro rompiĝis. Li ripozis hejme pli ol 3 monatojn kaj pagis por la kuracado pli ol 30 mil juanojn, tamen li rajtas postuli de la kurac-sistemo nur 4 mil por repago. Nun, krom la ĉiutaga elspezo, la tuta familio ĉiumonate havas ŝparitan monsumon de 5 aŭ 6 miloj da juanoj, tio estos la pensio de la paro en la maljuneco.

 

    "Ni esperas, ke la socia asekuro povos doni pli grandan trankvilecon al ni, kamparano-laborantoj, "diris Liu Guangde. "Tiel, ni povus resti en la urbo trankvile por kune vivi kun niaj gefiloj."

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng