2013-05-14 de I. S. Turgenev
Mi iris sur la strato ... Maljuna, kaduka almozulo haltigis min.
Ruĝaj, larmantaj okuloj, bluaj lipoj, ĉifanaj vestoj, malpuraj vundoj ... Ho kiel abomene konsumis la mizero ĉi tiun malfeliĉan estaĵon!
Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelintan, malpuran manon ... Li ĝemis, plore petis pri helpo.
Mi komencis serĉi en miaj poŝoj ... Sed mi trovis nek monujon, nek horloĝon, nek naztukon...mi nenion prenis kun mi.
La almozulo atendis kaj atendis ... kaj la etendita mano malforte balanciĝis kaj tremis.
Konfuzita, ne sciante kion fari, mi forte ekpremis ĉi tiun malpuran, tremantan manon ... "Ne koleru, frato; mi havas nenion, frato."
La almozulo fikse direktis al mi siajn ruĝajn okulojn; liaj bluaj lipoj ekridis kaj ankaŭ li ekpremis miajn malvarmiĝintajn fingrojn.
"Dankon, frato," murmuretis li, "ankaŭ tio estas almolo."
Mi komprenis, ke ankaŭ mi ricevis almozon de mia frato.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |