Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Kunloĝ"- lingvolernado preparu grundon por la nacia kongreso
2013-05-14


Parto de la ĉeestantoj pozas por fotiĝo 

 

    La 46-a Esperanto-Seminario de la Japana Esperanto-Instituto, migris al la gubernio Hukui/Fukui, nord-okcidenta parto de centra Japanio, kie venontjare okazos la 101-a Japana Esperanto-Kongreso. Oni elektis la lokon de la ĉi-jara seminario por helpi vigligi la lokan movadon prepare al la nacia kongreso.

 

    La seminario okazas ĉiujare utiligante la maj-komencan "oran semajnon", kiam eĉ labormaniaj japanoj ferias dank' al diversaj festotagoj viciĝantaj en tiu periodo. La Esperanto-Seminario estas unu el kelkaj "kunloĝadoj", kiuj travivis epok-ŝanĝojn kaj daŭras ĝis hodiaŭ. En la komenco de 1960aj jaroj gejunuloj komencis "kunloĝi" plurtage, prefereble en kampara gastejo, por koncentriĝi al la lernado de Esperanto. La celo siatempa: plialtigi la parolkapablon prepare al la 50-a Universala Kongreso, kiu estis planita en Tokio en 1965.

 

    La aranĝo ŝanĝis siajn nomon (de "kunloĝado" al "seminario") kaj generacian aspekton. Ĝi eĉ estis adoptita de la landa asocio japana, sed dum la lastaj jaroj iel oni revivigis la "pracelon": kontribui al la plivigligo de la movado, almenaŭ kiam ĝi okazas ekster la metropola regiono de Tokio.

 

    11 horoj da lernado dum 2 tagoj

 

    Je la 1-a posttagmeze, la 3-an de majo 41 partoprenantoj, inkluzive de 2 eksterlandanoj (ambaŭ devene el Kanado), kolektiĝis en la montara Kulturcentro Kirameki, iama elementa lernejo. Ili forlasis la kulturcentron samhore de la 5a de majo. Do praktike temis pri dutaga programo, kiu estis plenplena de lernado. Okazis kvin divers-nivelaj klasoj: enkonduka (gvidata de s-ro OKI Keimei kun 3 klasanoj), elementa (s-ino HUĜIMOTO Ricko kun 5 klasanoj), meza (s-ro HUZIMAKI Ken'iti kun 4 klasanoj), meza/supera (d-ro KAWANISI Teturo aŭ Semanto, kun 8 klasanoj), supera (s-ro Klivo LENDON kun 8 klasanoj) kaj "memstara" (kun 8 klasanoj).

 

    La partoprenantoj dediĉis sume iom pli ol 11 horojn al la lingvolernado. Oni eble mirus pri la senlaca diligento de japanoj aŭ kompatus pri tio, ke ili bezonas tiom da lernado por transsalti la lingvan kaj kulturan diferencon inter Esperanto kaj la japana. Sed eble pli da simila lernado necesus ankaŭ alilande aŭ -kontinente, se oni konsiderus, ke al Esperanto mankas deviga eduka institucio, kiu en multaj naciaj lingvoj okupiĝas pri la kultura klerigado de la publiko.

 

    Distraĵoj estis limigitaj al la posttagmezo kaj vespero de la 4a de majo, kiam okazis fakkunsidoj kaj "Gaja vespero", programero por diversaj prezentaĵoj kaj amuzaĵoj. Oni havis, parenteze, du fakkunsidojn: unu pri la praktikado de tajĝiĉuano, ĉina batalarto, kaj alia pri la Esperanta prononcado – do parto de la ĉeestantoj eĉ dum la tempo de fakkunsidoj dediĉis sin al lingvo-lernado.

 

    Granda parto de la seminarianoj venis el la sama gubernio aŭ okcidenta Japanio. Pluraj lokaj partoprenantoj esprimis sian kontenton dirante, ke ili ricevis stimulon por vigle okupiĝi pri la organizado de la nacia kongreso en la venonta jaro, ne nur pro la lernado sed ankaŭ pro neformala diskutado pri la nacia kongreso, ĝismeznokta aŭ pli, kun alkoholaĵoj.

 

(Laŭ informoj de ISIKAWA Tieko)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng