Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Statuta kaoso daŭras en Pola Esperanto-Asocio
2013-05-14

    Dum aŭtuno 2012 demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de Pola Esperanto-Asocio, kaj dum duonjaro la asocio eĉ ne havis prezidanton. En januaro 2013 fine estis elektita nova estraro, kiun interalie eniris du estraranoj de TEJO: Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski. Kiel prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak.

 

     La kaoso estis kaŭzita de konflikto ĉirkaŭ malsukcesinta provo modernigi la strukturon de la organizaĵo, tiel ke la membroj povu aliĝi rekte al la asocio, kaj ne al la regionaj filioj. La unua decido pri ŝanĝo de statuto estis oficiale kontestita de interna opozicio. La neaktiva estraro ne respondis ĝustatempe oficialan leteron pri la temo, kaj tial la ŝanĝo de statuto estis deklarita nevalida.

 

    La peza malnova strukturo de la asocio, bazita sur regionaj filioj kaj kunsido de regionaj delegitoj kiel la ĉefa decida organo, laŭ la majoritato de la aktivuloj tamen ne plu taŭgas por ŝrumpinta asocio sen ŝtataj subvencioj - sed kun modernaj komunikiloj. La ĉefa tasko de la nova estraro tial estis efektivigi la statutoŝanĝon, laŭ kiu ne plu estu bezonataj kunvenoj de delegitoj, kaj la supera decida organo de la asocio estu kunveno de individuaj membroj.

 

    Nova formala decido pri la statutoŝanĝo tial estis farita la 19-an de januaro en eksterordinara kunveno de delegitoj de la regionaj filioj. Sed fine de aprilo la aktivuloj Pola Esperanto-Asocio ricevis malagrablan surprizon: post longa esploro oficiala instanco denove konstatis, ke la decido pri statutoŝanĝo ne estis farita en leĝa ordo, ĉar mankis la postulata dutriona majoritato, kaj sekve la ŝanĝo ne validas.

 

    – La landa kunveno de la delegitoj kiu aprobis la statutŝanĝon estis kvoruma, sed en la koncerna voĉdono ne partoprenis ĉiuj ĉeestantoj, kaj sekve la decido ne povas esti konsiderata valida pro la manko de unu pora voĉo, klarigas estrarano Paweł Fischer-Kotowski.

 

    Por plian fojon provi eliri el la sakstrato, la estraro de PEA decidis, ke kadre de la Pola Esperanto-Kongreso fine de junio ankoraŭfoje okazu la "landa kunveno de delegitoj", kiu laŭ la valida statuto estas la supera decida organo de PEA. La oficialaj invitiloj estis dissenditaj lastmomente, ĉar laŭ la valida statuto tio devas okazi 60 tagojn antaŭ la kunveno.

 

    – Espereble la tria provo estos sukcesa. La instancoj kiuj okupiĝas pri la ŝanĝoj en la registroj (konsisto de la estraro, ŝanĝo de la statuto, fondo aŭ malfondo de filio ktp.) bedaŭrinde ne funkcias tre rapide kaj tio aldone prokrastas la tutan procezon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski.

 

    La unua provo ŝanĝi la statuton estis farita jam komence de la jaro 2012.

 

(el libera folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng