Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Patriota poeto Lu You
2013-05-14

    Lu You (1125-1210) estis fama patriota poeto en la literatura historio de Ĉinio.

 

    Li vivis en la Suda Song-dinastio (1127-1279), kiam la naciaj kontraŭdiroj estis ekstreme akraj. Tiutempe pro invado de aliaj nacioj, la lando estis dispartigita kaj la popolanoj migris ĉie. La dekadenca feŭda regantaro de la Suda Song-dinastio, kontenta je regado de la regiono sude de Yangzi-rivero, ne kapablis rezisti kontraŭ la malamikoj, ĉiamaniere petegis pacon kaj fine kapitulacis al la invadantoj, volante esti ties vasalo. Jam de sia infaneco Lu You aliĝis al homtorento de fuĝantoj sekvante siajn gepatrojn. Li propraokule vidis la patrolandon tretata kaj afliktiĝis de tio profunde. Lia patro Lu Zai, patriota intelektulo, ofte diskutis kun siaj amikoj pri ŝtataj aferoj kaj pro indigno kaj korŝiro ofte larmis kaj eĉ ne volis manĝon. Jam en sia knabeco Lu You estis influata de la patro kaj aspiris venĝi kaj unuigi la patrolandon. Dum sia tuta vivo Lu You ĉiam tenis fortan patriotan entuziasmon, ĉu estante ŝtata oficisto ĉu servante en armeo, ĉu vivante en kamparo pro perdo de ofico. Li verkis ĉ, dekmil poemojn aŭ kun brava aspiro, aŭ kun morna indigno kaj emocio, kiuj ĉiuj elspiras ardan patriotismon.

 

    En 1170 la 46-jara Lu You oficistiĝis en Sichuan. De tiam komenciĝis grava periodo en lia vivo kaj tempo, kiam maturiĝis lia poezia verkado. En Sichuan li akiris la unikan ŝancon en sia tuta vivo persone iri al la batalfronto. Li tre ĝojis, ke li povis fari kontribuon por la patrolando. Tiutempe li en militista kostumo, aktive klopodis sur la fronto, faris konsilojn al komandantoj por sin prepari kontraŭ la malamikoj. La arda vivo vekis ĉe li pli grandan patriotan entuziasmon kaj larĝigis lian poezian kampon. Por memorigi pri tiu signifa vivo, poste li kolektis ĉiujn siajn poemojn en "Poemaro ĉe Jian-nan" per la loka nomo de la Sichuan-a fronto.

 

    La poemoj de Lu You kun superba kaj patosa stilo estas saturitaj per heroeco "levi lancon sur kirasita ĉevalo" kaj braveco superi la malamikon, kaj montris lian spiriton sin oferi por la patrolando. En la poemo "Nokta Legado de Strategia Libro" li diris:

 

"Ja volas mi limgardi por patrio,

kun lanco sturmi por la imperio.

Sin doni fronte devas militisto;

mi hontas nesti en la familio."

 

    Poste li plurfoje esprimis sian aspiron, ekz:

 

"Kiel la patrolandon venĝi mi povas?

 

Venki la malamikojn forte mi volas."

 

  (Sur Kapkuseno)

 

"Ne kvietas mia koro pro humiliĝo,

 

Kraktintegas spado akra ĉe la lito mia."

 

(Verko en Nokta Ebriiĝo je la 17-a de la 3-a Monato)

 

    Eĉ en la aĝo de 82 jaroj liaj poemoj estis ankoraŭ plenaj de patosaj voĉoj:

 

"Mi ardas je aŭdo de milita tamburado,

 

Kaj volas forpeli la nordajn invadantojn."

 

(Balado de Olda Ĉevalo)

 

    Ĝuste la neniam elĉerpebla entuziasmo de patrioto ebligis al Lu You verki tiutempe plej brilajn poemojn.

 

    Lu You montris grandan indignon al la putriĝo, senkapablo kaj humiliĝo de la regantaro. En siaj poemoj li severe riproĉis propacajn korteganojn, kiuj koncesiis teritorion al la malamiko:

 

"Mortis militaj ĉevaloj en stalo,

 

Korteganoj sidas en pac-traktato."

 

(Kanto en Ebriiĝo)

 

"Vivi plorinde en temp' paciĝi kun invadanto,

 

Tributi jare al ĝi en ĉaroj oron, silkaĵon."

 

(Ario Longtoushui)

 

    En sia poemo "Guanshanyue" li senkompate vipis la kapitulacantojn:

 

"Post paciĝo kun la jin-oj pasis dek kvin jaroj,

 

Ĉe la landlimo generaloj vivas sen bataloj.

 

En la loĝejoj de l' nobeloj viglas kantoj-dancoj,

 

rompiĝis pafark-kordoj, mortis stale grastevaloj.

 

Djaŭdoǔ-tintad' urĝigas falon de la luno pala.

 

Post tridekjara militserv' mi iĝis jam blankhara.

 

Kiu el flutario konas koron de l' bravuloj?

 

Sur sablo pale brilas ostoj post luktad' fatala.

 

Invadojn al Mezlando vidis ankaǔ l' historio,

 

sed reg' barbara ja ne daŭris dum generacioj!

 

La subjugatoj ja atendas finan liberiĝon.

 

Kiom da homoj en ti nokt' larmigas emocio!"

 

    Fronte al la kruela realo, Lu You verkis por montri sian senton kaj ofte realigis sian idealon en sonĝo:

 

"Mi kriegis meznokte,karesante l' kusenon,

 

En sonĝo kaptis nia armeo Songting-pasejon".

 

(Ebria Verko en Drinkejo)

 

    Ĉi tie li ŝajnis brava generalo sur galopanta ĉevalo sturmanta la malamikojn. Ankaŭ ĉiutagaj okazaĵoj rememorigis la poeton pri realigo de lia idealo. Lu You suriris urbomuron en tago de forta vento, dezirante, ke li estu brava kiel ventego kaj forpelos malamikojn el norda Ĉinio:

 

"Mi suriris urbomuron por foren rigardi,

 

Kaj la lokon perditan volas rekapti."

 

    En ventopluva noktomezo la maljuna malsana poeto kuŝanta en lito ankoraŭ pensis pri gardo de la landlimo, li diris:

 

"Mi kuŝas en vilaĝ' soleca sen tristemocio,

 

ankoraŭ volas gardi lokojn lime de l' patrio.

 

En nokt' profunda mi aǔskultas pluvon en venthurlo,

 

en sonĝ' dragonoj kirasitaj luktas sur glacio."

 

    La patriota spirito de la poeto profunde kortuŝas la posteulojn.

 

    Lu You pasigis plejparton de siaj lastaj 20 jaroj en sia naskiĝloko kaj vivis kviete kaj modeste. Li vivis inter kamparanoj, iafoje rajdis sur azeno al proksimaj vilaĝoj kaj faris senpagan kuracon. Tia vivo komprenigis al li kamparanojn, dank' al tio li verkis iujn poemojn pri mizera vivo de la popolanoj kaj idiliojn. Ekz., la poemo "Suspiro de Kamparano"

 

"Sur ĉiu mont' parceloj de tritiko,

 

en l' akvaj kampoj rizkultiv-praktiko.

 

...

 

Penadas tiuj en sia metio,

 

deziras vivi nur en pacmedio.

 

Kiu frapadas tie je la pordo?

 

Urĝigas impostist' de l' gubernio.

 

..."

 

    Vivece bildigas diligentajn kamparanojn kaj kruelan impostadon de gubernia oficisto. En aliaj poemoj Lu You malkaŝis abisman diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj neracian fenomenon de mizera kaj diboĉa vivo:

 

"Gaje drinkas dando en nigra zibela peltaĵo,

 

Bovidoj de kamparanoj estas en plugado!"

 

(En Frosta Neĝado)

 

"Al riĉulo miloj da servutuloj servas,

 

Al povrulo neniu silkaĵo apartenas!"

 

(Sento ĉe Jarfino)

 

    La idilioj de Lu You saturiĝis per freŝa kaj kvieta kampara spiro. Ekz:

 

"Zigzagas rojo, muras montoj, ŝajne mankas vojo;

 

Salikoj verdas, floroj helas, belas jen vilaĝo."

 

(Ekskurso al Shanxi-vilaĝo)

 

"Nokte en turo mi aŭskultis pluvon printempan,

 

Ekstere vendiĝas abrikota floro matene."

 

(Sereniĝo post Printempa Pluvo ĉe Lin'an)

 

    Ĝis nun ili ankoraŭ estas ŝatataj de la ĉinaj popolanoj.

 

    Lu You majstris en verkado de poemoj kaj montris sian talenton ankaŭ en ci-verkado. Liaj pli ol cent ci-oj nun trovitaj plejparte estas liberaj kaj pimpaj, kaj el ili nemalmultaj brilas per patriota pasio.

 

    Lu You estis sentimentala poeto. Tio vidiĝis ankaŭ en lia amafero. Lia unuafoja edziĝo estis dezirata en la komenco, li kaj lia edzino Tang Wan vivis feliĉe post la geedziĝo. Sed lia patrino ne ŝatis Tang Wan kaj arbitre disigis ilin. Post nelonge Lu You denove edziĝis, dum Tang Wan edziniĝis al alia viro. Poste ili renkontiĝis hazarde en Shenyuan-ĝardeno apud la domo de Lu You. Ekpensante pri la pasinta amo, Lu You verkis sur ĝardena muro ci-on en ario "Chaitoufeng" por esprimi sian senton.

 

"Valora vinboteloen man' de roza belo,

 

saliko post palaca muro en la primavero.

 

Kruelas eostvento,Mizeras amor-sento,

 

la koro plenas je ĉagrenopost jaroj de disiĝturmento!

 

Ho, pento, pento, pento!

 

Sen ŝanĝ' la primavero,

 

magriĝ' de l' hom' en vero,

 

la silkmaniko malsekiĝis de ruĝlarmaj eroj.

 

Persika flor' en vento,

 

kiosk' en lag' sen tento.

 

Restas la ĵuro pri fidelo,

 

al ŝi ne eblas letersendo!

 

Prevent' al tent', ho, tento!"

 

    Por esprimi sian profundan senton, post 37 jaroj li verkis faman poemon "La Ĝardeno Shenyuan":

 

"Lamentas korno super urbo en la sun' vespera,

 

ŝanĝiĝis la aspekto de ĝardeno Shenyuan bela.

 

Ĉagrenas la lazura akvo sub la arkoponto,

 

ja iam en ĝi speguliĝis la virin' anĝela."

 

    En 1210 Lu You mortis je sia aĝo de 86 jaroj. Antaŭ la forpaso li verkis poemon al siaj filoj:

 

Mi scias, ke post mia mort' sensencos al rni ĉio,

 

Sed min ĉagrenas la splitiĝo de nia patrio.

 

Se l' imperia trup' reprenos al perditan Nordon,

 

dum kult' al la prapatroj ja sciigu min pri tio.

 

    Lia insista patriota entuziasmo havas tre grandan influon sur la postaj literaturistoj kaj patriotoj.

  

    Notoj:

 

    1. Jin-oj - membroj de nacimalplimulto norde de Song-imperio. Ili grandskale invadis Song-imperion kaj pereigis la reĝimon de la Norda Song-dinastio. Pri tio legu "5000 Jaroj de Ĉinio" eldonita de ĈEE;

 

    2. Diaodou estis kupra kub-forma kaldrono uzita en antikva armeo de Ĉinio, nokte frapita por anonci tempon.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng