Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Literaturisto Su Shi
2013-05-14

 

 

    SU Shi (1037-1101) estis granda literaturisto de la Norda Song-dinastio (960-1127). Liaj prozaĵoj, poemoj kaj ci-oj estis altnivelaj en tiu periodo.

 

    Liaj politikaj traktaĵoj estis liberaj kun profundaj analizoj kaj klaraj argumentoj. Liaj eseoj plejparte rakontas kaj argumentas senĝene. Ili multe superis liajn politikajn traktaĵojn. Lia eseo "Pentrado" rakontas, ke iu pentristo komence ne bone faris portreton. Post atenta observado la pentristo aldonis tri strekojn ĉe la brovoj, kaj la portreto fariĝis versimila. Tio montris, ke la vereco de detalaĵoj estas tre grava por prezenti personojn. Lia alia eseo "Shizhong-monto" rakontas surlokan esploron pri la nomo de la monto. Ĝi vivece eksplikas, kiel subjektiva juĝo malhelpis ĝustan konon pri la aferoj. Per malmultaj vortoj li bildigis Shizhong-monton en nokto. Rigardu la teruran lokon sub lia plumo: "En vespera krepusko helas la luno. Mi kaj mia filo Mai veturas per boato al apika krutaĵo. La gigantaj rokoj, skrapantaj la ĉielon, aspektas kiel ferocaj bestoj kaj teruraj demonoj pretaj kapti homon. Surmonte estas falkoj, vekite de homa bruo, flugas ĉielen kriante. Aŭdiĝas tuso kaj rido kvazaŭ de maljunulo, eble tio estas cikonia krio..." Preskaŭ Ĉiuj liaj artikoloj tiel priskribas.

 

    Nun konserviĝas pli ol 4 000 poemoj de Su Shi, el kiuj multaj prezentas lian senton kaj admiras naturajn pejzaĝojn. En la poemo "Ekskurso al Jinshan-templo", la poeto melankoliis dum sia Statoficista vojaĝo, vidante la senrevenan fluon de rivero al la maro. La poemo prezentas lian profundan nostalgion. Liaj poemoj pri pejzagoj kaj okazaĵoj plejparte havas fluan stilon, ekz. "Sur Vojo al la Nova Urbo" priskribas serenigon post pluvo, konkuron de persikaj floroj kaj salikoj pri beleco kaj aromon de apio kaj bambuidoj. Ĝi bildigis belan kamparan pejzaĝon en printempo. "Drinkado en Wanghu-pavilono en la 27-a de la Sesa Monato kaj "Drinkado sur la Okcidenta Lago" priskribas vetero-ŝanĝiĝon de la Okcidenta Lago de Hangzhou. La antaŭa priskribas transformiĝon de nuba vetero en pluvan kaj poste tiun de pluva en serenan. La posta — transformiĝon de serena vetero en pluvan. La poeto kaptis la momentan ŝanĝiĝon de la naturo, Ŝajne li indiferente bildigis la freŝajn pejzaĝojn.

 

    Su Shi havis pli grandan kreivon en arto de ci-oj. Li ne sekvis la rutinon formitan en la periodo de la malfrua Tang-dinastio kaj la Kvin Dinastioj priskribi ekskluzive amon kaj disiĝon de geamantoj, plivastigis la temon de ci-oj kaj plilargigis la prezentatan ideon. Li liberigis ci-ojn de tia limigiteco, ke ili servas nur kiel teksto de kanto, kaj faris ilin novstilaj poemoj memstare disvolviĝantaj. Li kreis liberasan stilon kontraŭ la tradicia tenera kaj implica stilo en ci-verkado. Liaj ci-oj estas liberaj, malkaŝemaj, serenaj kaj riĉaj je romantika koloro. Liaj reprezentaj verkoj estas "Shuidiaogetou" kaj "Niannujiao — Sopiro en Chibi al Antikvuloj". La unua kun interesa imago kaj sincera sento priskribas lian sopiron en la aŭtunmezo al la samfamilianoj. La dua reaperigis antikvan batalkampon:

 

Rokoj pikas la ĉielon,

 

ondoj frapas plaŭde bordon,

 

rulas tie mil neĝmasojn.

 

    Kaj bildigis la figurojn de la herooj Zhou Yu (Ĝoŭ Ju) kaj Zhuge Liang (Guge Ljang). La versoj imponaj montras la deziron de la poeto fari meritojn por la patrolando.

 

    La verkoj de Su Shi markas grandan sukceson de la kampanjo por renovigi poezion kaj prozon, iniciatita de Oŭyang Xiu (Oŭjang Ŝiŭ) kaj aliaj en la Norda Song-dinastio. Tio havigis al li grandan reputacion inter la tiamaj literaturistoj, pro kio li fariĝis ilia gvidanto kaj kolektis ĉirkaŭ si nombron da literaturaj talentuloj, ekz. Huang Tingjian (Hŭang Tingĝjan) kaj liaj tri aliaj disĉiploj estis direktitaj kaj influitaj de li. La larĝa vido kaj libera stilo de liaj poemoj kaj prozaĵoj estis multe admirataj de posteuloj kaj patriotaj literaturistoj. Tial lia influo estis profunda. Eĉ en literaturaj verkoj de Qing-dinastio (1644-1911) ankoraŭ videblas liaj trajtoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng