Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Finiĝis la provfunkciado de la 9-a Ĉina Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio
2013-05-15


Ĉefa konstruaĵo de la 9-a Ĉina Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio 
 

La pagodo Yongding en la ĝardeno de la ekspozicio
 

Vizidantoj en la ĝardeno
 
 

Pejzaĝo de la ĝardeneto Lingnan en la ĝardeno
 
 

Florbedoj en la ĝardeno
 
 

La ĝardeneto de Eŭropo en la ĝardeno
 

 

    La 13-an de majo finiĝis la provfunkciado de la 9-a Ĉina Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio. La ekspozicio inaŭguriĝos en la 18-a de majo kaj fermiĝos en la 18-a de novembro. Dum la ekspozicio 128 delikataj ĝardenetoj estos malfermotaj al la publiko. La ekspozicio estos ŝtatklasa kaj internacia renkontiĝo plej longdaŭra kaj plej grandskala gastigita de Pekino post la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008.

 

    Januare de 2010 Pekino sukcese ricevis la rajton por gastigi la ekspozicion. Post 3-jara konstruado estis finkonstruitaj la pagodo Yongding, la ĉefa konstruaĵo de la ĝardeno por la ekspozicio kaj la ekspoziciejo de ĉinaj ĝardenoj. Finiĝis la konstruado de 47 ĝardenetoj de 69 urboj, vidindaĵoj de 34 urboj de 25 landoj kaj la ĉefaj strukturoj de 32 internaciaj ĝardenetoj.

 

    Dum la provfunkciado de la ekspozicio inter la 5-a kaj la 13-a de majo oni provis la konstruaĵojn, instalaĵojn kaj ekipaĵojn, kaj turismo-akceptan kapablon. Intertempe la ekspozicio ĉiutage akceptis ĉ. 20 mil vizitantojn. Nun Pekino estas preta por liveri al la vizitantoj oportunan trafikon, servon de volontuloj kaj ekipaĵojn por manĝado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng