Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sin Nutri per Enspiro
2013-05-15

    Antaŭ longe vivis riĉulo, kiu neniam dungis serviston. Li mem faris ĉiujn domlaborojn. Vidinte ke li estas tre laca, liaj amikoj konsilis al li dungi serviston.

 

    La riĉulo diris: "Kompreneble, la servisto povas fari multajn laborojn por mi, tamen mi devas pagi al li monon, krome mi ankoraŭ devas zorgi pri liaj vesto kaj manĝo. Tial mi preferis lacigi min ol dungi serviston."

 

    Iu amiko travidis lian koron kaj ŝercis dirante: "Mi konas homon, kiu ne bezonas pagon nek manĝas. Se vi konsentus, vi povos prove dungi lin."

 

    La riĉulo demandis: "Ĉu li ne mortus de malsano, se li ne manĝus?"

 

    La amiko diris: "Laŭdire tiu renkontis feon kaj ellernis de li metodon nutri sin per enspiro anstataŭ preno de manĝaĵo. Tial li neniam prenis manĝaĵon. Li ekskrementis gason anstataŭ fekaĵon."

 

    Meditinte momenton la riĉulo diris: "Mi ne volas dungi lin."

 

    "Kial?"

 

    "Enspiri aeron anstataŭ preni manĝaĵon estas bone por mi, sed li ne donas fekaĵon, kio mankigos al mia kampo sterkon!"

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng