2013-05-15 de I. S. Turgenev
La morto forrabis la solan dudekjaran filon de vidvino, la unuan laboriston en la kamparo.
Ŝia sinjora moŝto, la posedantino de la bieno, eksciinte pri la ĉagreno de la vidvino, iris viziti ŝin en la tago de la enterigo.
La vidvino estis hejme.
Starante, meze en la ĉambro, antaŭ la tablo, ŝi ne rapidante, per egalaj movoj de la dekstra mano (la maldekstra pendis senforte) ĉerpis maldensan brasikan supon de la fundo de poto, kovrita de fulgo, kaj glutis unu kuleron post alia.
La vizaĝo de la maljunulino malgajiĝis kaj malgrasiĝis; la okuloj fariĝis ruĝaj kaj ŝvelis ... sed ŝi havis rektan kaj firman teniĝon, kiel en preĝejo.
"Mia Dio! ----- pensis la sinjorino. Ŝi povas manĝi en tia momento ... kiel vulgarajn sentojn havas ili ĉiuj."
Kaj ŝia sinjorina moŝto rememoris, kiel perdinte antaŭ kelke da jaroj sian dekmonatan filinon, ŝi de la malĝojo rifuzis lui belan somerdomon en la ĉirkaŭaĵo de Peterburgo, kaj restis la tutan someron en la urbo! ... Kaj la virinaĉo manĝis kaj manĝis la supon.
Fine la sinjorino ne povis plu silenti.
---- Tatjana! ---- diris ŝi ... ---- Dio vin benu! Mi ne komprenas! Ĉu vi ne amis vian filon? Vi eĉ ne perdis la apetiton? Kiel vi povas manĝi ĉi tiun brasikan supon!
---- Mia Vasja mortis, ---- mallaŭte respondis la maljunulino, kaj ree ruliĝis maldolĉaj larmoj sur ŝiaj kavaj vangoj. ---- Nun ankaŭ mia fino estas proksima. Ankoraŭ vivanta mi restas sen kapo. Sed lasis la supon ---- ĝi ja estis salita!
La sinjorino nur levis la ŝultrojn kaj foriris. Malkara estis por ŝi la salo.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |