Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
David Freeman ĉeestis al la 4-a Ĉina Internacia Festivalo de Novmediataj Mallongaj Videaĵoj
2013-05-16


David Freeman en prelegado 

 

    La 14-an de majo David Freeman, fama usona scenaristo kun la alnomo "scenara kuracisto", ĉeestis al la 4-a Ĉina Internacia Festivalo de Novmediataj Mallongaj Videaĵoj okazanta en la urbo Shenzhen, suda Ĉinio. Dumtempe li faris prelegon kun la titolo "Ŝlosiloj por altnivelaj scenaroj".

 

    David Freeeman estas monde ŝatata gvidinstruisto en la verkado kaj adaptado de scenaroj, liaj gviditoj responsis kiel scenartistoj aŭ produktoroj en diversaj famaj filmoj, ekzemple la filmo Good Will Hunting, farita en la jaro 1997, aŭ la filmo The Lord of the Rings, farita en la jaro 2001.

 

    David Freeman diris, ke ĉiuj filmistoj de la mondo scias ke la estonteca merkato de filmoj estas en Ĉinio. En la nova epoko brilas la venonta sceno de la filmada kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono. Same li sin streĉas por kreskigi sian "ĉinstilan menson" kaj koni la ĉinan kulturon. Li opinias, ke en Hollywood certe estos ŝatataj la elstaraj novmediataj videaĵoj faritaj de la junaj surscenigistoj de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng