Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lampo en Mallumo
2013-05-16

 

 

    EN iu printempo miaj kruroj estis rompitaj en trafika akcidento. Doktoro diris, ke lameco estos neevitebla. Mi rigardis al la plafono tutajn tagojn kaj larmoj fluis senhalte. Kion mi povis fari krom tio?

 

    Mia fratino, kiu instruis muzikon en elementa lernejo, portis al mi lernolibrojn por mezlernejanoj kaj metis ilin apud mian kapkusenon. En kolero kaj malespero mi jetis ilin sur la plankon. La fratino levis ilin unu post alia. Pezaj larmoj falis el ŝiaj okuloj. Mi ploregis de malĝojo.

 

    Iun nokton subite venis la fratino. Ŝi sidigis min, montris al mi la transan domon kaj diris al mi kun ekscitiĝo: "Fraĉjo, ĉu vi vidas la fenestron, la duan de maldekstre de la tria etaĝo?" Ŝi diris al mi, ke tie loĝas paraliziĝinta knabino kaj ŝia blinda patrino. Tage la knabino faras kartonajn skatolojn por iu fabriko kaj diligente lernas vespere. Ŝi havas 17 jarojn kaj publikigis jam multajn verkojn. Rigardante al la lamplumo de la fenestro, mi dronis en silento.

 

    "Fraĉjo, estu kuraĝa!"

 

    De tiam mi estis ĉiam akompanata de la lamplumo el la fenestro. Kiam eklumiĝis la lampo, mi elprenis librojn el sub la kapkuseno kaj komencis legi.

 

    En iu pluvega posttagmezo mia fratino oferis sian vivon por savi knabon, kiu falis en akvon. Mia tuta familio dronis en malĝojego.

 

    Mi sendormis en la lito kaj larmis. Subite milda lamplumo falis sur mian vizaĝon. Mi ekvolis viziti la knabinon. Mi volis rakonti al ŝi pri mia fratino kaj diri al ŝi mian dankon, ke ŝia lamplumo akompanis min dum longa malfacila tempo. Pere de lambastonoj mi malfacile grimpis supren en la transa domo kaj malpeze frapis je la pordo.

 

    Neniu respondis, kaj mi frapis pli forte. Sed malfermiĝis la pordo de alia ĉambro kaj min alparolis afabla avino: "Ne frapu plu, mia infano. Tiu estas vaka ĉambro."

 

    Mi miris kaj ŝi klarigis al mi:

 

    "Antaŭe mia filo loĝis en tiu ĉambro, kaj poste li havis alian loĝejon kaj tiu ĉambro fariĝis vaka. Antaŭ kelke da monatoj fraŭlino kun longaj harplektaĵoj venis kaj luis la ĉambron. Sed ŝi ne loĝis ĉi tie kaj nur petis min ŝalti la lampon vespere kaj malŝalti ĝin en la sekvanta mateno..."

 

    Mi forpuŝis la lambastonojn, falis teren ĉe la pordo kaj ekploregis. Ĉe miaj oreloj kvazaŭ aŭdiĝis la voĉo de mia fratino:

 

    "Fraĉjo, estu kuraĝa!"

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng