Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ISAE falsis sian propran statuton
2013-05-16

    Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) indikis nomojn de du falsaj funkciuloj, kaj neniujn verajn, por povi rapide registriĝi ĉe la nederlanda Komerca ĉambro kaj peti EU-subvencion. Pliaj esploroj montris, ke ankaŭ la teksto de la statuto, nun oficiale registrita ĉe la Komerca ĉambro, ne kongruas kun la valida statuto de ISAE, akceptitaj de ĝiaj gvidorganoj en 1991.

 

    Por registriĝo de nova asocio ĉe la nederlanda Komerca ĉambro necesas havigi la subskribojn de ĉiuj estraranoj de la asocio. Tial al Libera Folio ŝajnis iom mirinda la fakto, ke nur du funkciuloj estis indikitaj ĉe la registriĝo de ISAE. Laŭ la teksto de la statuo oficiale deponita en la Komerca ĉambro, la estraro de ISAE konsistu el "minimume du homoj kaj el maksimume sep homoj". Nepraj postenoj estas prezidanto kaj ĝenerala sekretario.

 

    Estas tre nekutime, ke la estraro de asocio povas konsisti el nur du homoj. Tial ni entreprenis paŝojn por trovi la statuton de ISAE en alia oficiala fonto -sed tio montriĝis ne tute facila.

 

    La teksto ne troviĝas en la reto. Nek la aganta prezidanto de ISAE, José Antonio Vergara, nek la aganta ĝenerala sekretario, Francesco Maurelli, volis sendi la tekston de la statuto. Vergara anstataŭe sendis ankoraŭ ne aprobitan projekton de nova statuto, dum Maurelli respondis ke li "ne havas tempon" respondi demandojn pri la statuto.

 

    Ankaŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, "ne havis tempon" serĉi la tekston de la statuto en la arkivo de UEA. Tamen, helpe de malnova membro de ISAE Libera Folio fine sukcesis trovi la tekston de la nun valida statuto, kiu estis aprobita en 1991 kaj poste publikigita en la bulteno de ISAE.

 

    Laŭ la valida statuto, la estraro de ISAE konsistu el prezidanto, vicprezidanto, ĝenerala sekretario, sekretario-kasisto, kaj reprezentanto de la redakcia komisiono de la revuo. Do, minimume kvin personoj. Aldone, en la valida statuto troviĝas paragrafoj pri landaj delegitoj, landaj filioj, fakaj sekcioj, komisionoj kaj pri la komitato de ISAE. Neniu el tiuj paragrafoj troviĝas en la falsa statuto, registrita ĉe la nederlanda Komerca ĉambro.

 

(el libera folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng