Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wang Wei kaj liaj privataj muzeoj de financo
2013-05-16

de ZHANG SHUANG

 


Wang Wei

 

    Wang Wei, naskita en la jaro 1958, estis unu el la studentoj post la refunkcio de la ekzamenoj por eniri en superajn lernejojn de Ĉinio en la jaro 1977 kaj unu el la unua aro da esploristaj studentoj en la Popola Banko de Ĉinio. Li estas la unua, kiu elmetis en Ĉinio la koncepton pri la "fuzioj kaj akiroj", kaj estas nomita en la rilata kampo per "baptopatro de 'fuzioj kaj akiroj' en Ĉinio. Nun Wang Wei funkcias kiel prezidanto de la Ĉina Asocio de Fuzioj kaj Akiroj, ĝenerala sekretario de la Ĉina Asocio de Privata Kapitalo, akademia komitatano kaj ĝenerala sekretario de la Instituto pri Mondaj Ekonomio kaj Politiko sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj plenuma rektoro de la Azia Komerca Lernejo en la Tianjin-a Universitato de Financo kaj Ekonomio. En la 3 jaroj de 2010 ĝis 2012, Wang Wei fondis 3 muzeojn pri financo respektive en la urboj Tianjin, Suzhou kaj Pekino. 

 

    Senĉesa esplorado pri novaj kampoj

 

    En la jaro 1987, Wang Wei demisiis de la Banko de Ĉinio por fari studon en Usono, kaj poste li akiris doktorecon pri ekonomiko de la Universitato de Fordamo. En la jaro 1992, Wang Wei estis dungita de la investa banko Goldman, sed li opiniis, ke lia kariero lin atendas en Ĉinio. Post sia reveno al la patrolando, li partoprenis en la starigo de la Ĉina Suda Valorpapera Kompanio Limigita kaj servis kiel ĝia vicprezidanto. Intertempe, li kune kun aliaj ellaboris proponon pri diskuto de politikoj por la valorpapera merkato de Ĉinio, tio estas la prototipo de la Blanka Papero pri la Financoj de Ĉinio. Kiam lia kariero iris pli kaj pli brile, li demisiis. Li fondis sian investan kompanion kaj komencis sian novan karieron pri "fuzioj kaj akiroj".

 

    Post kiam Wang Wei vizitis la Muzeon de Amerika Financo sur Wall Street, naskiĝis en li por la unua fojo ideo pri starigo de financa muzeo. En tiu tempo superregis al Usono subprime hipoteka krizo. Wang Wei, kiel plurjara laboranto en la financa kampo, estis skue kortuŝita de la historia kaj kultura atmosfero de la muzeo, kiu kun abundaj kaj simplaj mebloj facile komprenigas la vizitantojn kio estas la subprime hipoteka krizo. Hazarde, en tiu ĉi tago Wang Wei havis rendevuon kun Cui Jindu, tiama vicurbestro de Tianjin, kaj tiele ili interkonsentiĝis pri fondo de financa muzeo en la urbo Tianjin.

 

    En Ĉinio, multaj homoj pensas, ke ne estas realisme fondi financan muzeon privatan per individua forto. En la jaro 2010 Wang Wei starigis la Ĉinan Muzeon de Financo en la urbo Tianjin en norda Ĉinio; en la jaro 2011 li fondis la Ĉinan Muzeon de Fondusoj en la urbo Suzhou en sudorienta Ĉinio kaj en la jaro 2012 -- la Muzeon de Internacia Financo en Pekino. Per la sinsekva fondado de la tri muzeoj de financo Wang Wei faris sensacion en la financa kampo de Ĉinio.

 


La Ĉina Muzeo de Financo en la urbo Tianjin 
 
 

La Ĉina Muzeo de Fondusoj en la urbo Suzhou
 
 

La Muzeo de Internacia Financo en la urbo Pekino
 

 

    Wang Wei starigis en sinsekvaj 3 jaroj tri financajn muzeojn, tio sendube rilatas kun liaj karaktero kaj hobio pri montgrimpado. Malnova ĉina proverbo diras, ke la sorton decidas la karaktero. La 55-jara Wang Wei ankoraŭ aŭdacas sonĝi kaj elspezi.

 

    Fari la muzeojn platformoj por kulturaj interŝanĝoj

 


Vizitantoj en pezado de biletoj en la valoro de miliono da juanoj
 

 

    En la jaro 2012 de post la malfermo de la Ŝtata Ora Muzeo de Financoj, kiu situas en la distrikto Chaoyang en orienta Pekino, la totala nombro de ĝiaj vizitantoj atingis 70 mil hom/fojojn. Kompare kun tiuj en la urboj Tianjin kaj Suzhou, la muzeo en Pekino estas ne granda, sed riĉa je la kultura enhavo, ĝi estas ne nur faka ekspona salono, sed ankaŭ platformo por kulturaj interŝanĝoj. Ĉe la enirejo de la muzeo estas simbolo en la formo de la antikva monero kaj skulptaĵo de forta bovino. En la muzeo riĉas financaj objektoj, skribaĵoj, bildoj... pere de plurmediaj rimedoj, la spektantoj povas kompreni la rilatojn inter la mono kaj la potenco, tiujn inter la historio kaj la kulturo; fascinaj legendoj, rakontoj kaj artaĵoj komprenigas la vizitantojn pri la abstrakta koncepto de financo. 

 

    En la eksponejo pli ol 200 bildoj koncize rakontas la historion de la monda financo. Ĉi tiu bildaro estis presita kiel memoraĵo de la muzeo.

 

    En la eksponaj ĉambroj estas multaj historiaj objektoj kun granda valoro, kiaj dosiero pri instrukcio de Zhu Rongji, iama ĉina ĉefministro, por la fondo de la Ŝanhaja Borso, la unua eldono de La Riĉiĝo de Nacioj verkita de Adam Smith, ricevatestoj de Adam Smith por aĉeti kaj vendi akciojn, stokoj kaj mandatoj de ĉinaj akcioj en la plej frua tempo... ĉiuj tiuj trezoraj objektoj en granda valoro estas senpage donitaj de amikoj en la financa kampo.

 


Wang Wei en eksponejo de la muzeo fondita de li mem
 

 

    Evoluo de mono povas reflekti la progresan procezon de la nacia civilizacio. En la ekspozicia salono troveblas moneroj en formoj de tranĉilo kaj hakilo, rondaj moneroj kun kvadrata truo, arĝentaj ingotoj, arĝentaj moneroj, la plej frua monpapero de Ĉinio "Jiaozi" (emisiita en la jaro 1023), la memora monpapero el plasto emisiita de la nova Ĉinio kaj muldiloj de la unuaj moneroj de Ĉinio.

 

    Mi amas tion, kion mi faras laŭ mia plejeblo

 

    Wang Wei diris: "Mi amas tion, kion mi faras laŭ mia plejeblo." Li elspezis ĉiujn siajn riĉaĵojn gajnitajn en sia unua duonvivo por fondi la muzeojn de financo. La muzeoj funkcias tute por la publika bono, escepte de tiu en la urbo Tianjin kiu postulas 10 juanojn (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro) kiel koston por la enira bileto, kaj tiuj en la urboj Pekino kaj Suzhou estas tute senpagaj. La granda elspezo pagita de Wang Wei por ĉiutaga funkcio de la muzeoj inkluzivas tiun por la kolegio sub la muzeoj. Estas vaste konata en Ĉinio la kolegio sub la gvidado de Ren Zhiqiang, plej fama ĉina peristo de biennegoco. Ĝi okazigas regulajn aktivadojn, kiuj ja estas la plej popularaj kaj ŝatataj agadoj en la financa kampo de Ĉinio.

 

    La muzeoj faris Wang Wei multe okupita kaj lian vivon pli riĉa. Hodiaŭ Wang Wei dediĉas trionon de sia tempo al la muzeoj, alian trionon de la tempo al la faka asocio kaj la lastan trionon de la tempo al siaj propraj entreprenoj kaj lernejoj.

 

    En la 12-a usona forumo pri la "fuzioj kaj akiroj", kiu okazis en oktobro de 2012, oni atribuis al Wang Wei dumvivan premion pro liaj multaj atingoj en la financaj aferoj kaj en decembro de la sama jaro, li estis enigita en la usonan salonon de famuloj en la kampo de la "fuzioj kaj akiroj".

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng