Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Muzika kulturo en LTSEC de HeKo
2013-05-17

    Kiom konata devas esti la muzika kulturo, laŭ la ses niveloj de LTSEC? Se inter la nepraj kantoj situas "La Espero", ekde kiu nivelo ĝi estu parkere konenda de la ekzamenato? Kiuj esperanto-kantoj el ekstereŭropa deveno estas nepre konendaj, en iu aŭ alia nivelo? Kaj tiel plu.

 

    Tiujn demandojn fine esploros faka studgrupo, kunvenonta en la Esperanto-Domo de KCE, 15-16 julio 2013, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Ĝin partoprenos: c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri edukado; sen. Giorgio Silfer, esperanto-delegito ĉe Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj; sen. Marie-France Conde Rey, esperanto-instruistino, korusanino; sen. Anna Bartek, kantistino, preparanto al lingvotestado; sen. Dieter Rooke, edukinto de denaskulo, korusano.

 

    La studgrupo agos pli priskribe ol preskribe. Ĝi ne celas selekti kantojn por internacia krestomatio, kie proporcie reprezentiĝu la diversaj kulturoj, kvazaŭ por ne ofendi ĉinojn, japanojn aŭ afrikanojn. Ĝi celas listigi kantojn originale verkitajn aŭ adaptitajn al esperanto, sen zorgo pro misproporcia reprezento de diversaj kulturoj, ĉar la evitenda ofendiĝo estus nur tiu eventuala de la transnacia esperanta popolo.

 

    Ĉiu esperanta civitano povos sekvi la diskuton, kuplante sin per skajpo. Eventualaj sugestoj estas komunikeblaj al , aŭ tra nia redakcio.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng