Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Turka ambasadoro vizitis Tibeton
2013-05-17


S-ro Murat Salim Esenli 

 

    Per sia vizito al Tibeto de la 2-a ĝis la 5-a de majo, s-ro Murat Salim Esenli fariĝis la unua turka ambasadoro al Ĉinio, kiu faris viziton al la regiono de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Post la vizito li diris, ke tiu ĉi okazo ebligis al li vidi la veran Tibeton kaj ĝian disvolviĝon, kaj ankaŭ kompreni, ke malveraj estas iuj raportoj pri Tibeto fare de okcidentaj amaskomunikiloj.

 

    S-ro Esenli diris: "Mi decidis veturi per nenormala vojo: per trajno de la urbo Xining al Tibeto, ĉar tiel mi povos propraokule rigardi survojan infrastrukturon, kiu ligas Tibeton kaj la provincon Qinghai -- ekzemple, instalaĵoj por telekomunikado, aŭtoŝoseo kaj elektraj stacioj."

 

    Kiel kredanto de Islamo, s-ro Esenli unue vizitis moskeon en Lhasa. Li diris, ke kvankam li estas fremdlandano, estis por li facile senti amikajn rilatojn inter tibetaj popolanoj. Laŭ li tio povos fariĝi modelo por multaj landoj de la mondo.

 

    La 3-an de majo Deng Xiaogang, vicprezidanto de la Aŭtonoma Regiono de Tibeto, renkontiĝis kun li kaj informis al li pri la disvolviĝo de Tibeto en ekonomio, socio, eduko ktp. S-ro Esenli zorge faris notojn por dividi la donitaĵojn kun la turka registaro kaj gekolegoj en la hejmlando.

 

    "Estas vaste konate, ke la 12-a kvinjara plano de Ĉinio donas grandan atenton al la disvolviĝo de Tibeto, kies malneta enlanda produkto multe kreskis dum la pasintaj jaroj. Mi konstatis, ke same kiel aliaj okcidentaj provincoj en Ĉinio, Tibeto disvolviĝas pli rapide ol averaĝe. Mia ĉi-foja sperto en Tibeto ebligis al mi kompreni, ke miaj antaŭaj konceptoj pri la regiono estis malĝustaj pro erarigaj raportoj de iuj okcidentaj amaskomunikiloj." Li diris dum la intervidiĝo kun Deng Xiaogang.

 

    Dum 4 jaroj de post sia oficiĝo en Ĉinio la turka ambasadoro jam vizitis 21 grandajn provinc-nivelajn urbojn. Li diris: "Surbaze de mia vizito en Tibeto kaj de ĝia komparo kun miaj vizitoj en aliaj urboj, mi firme kredas, ke Tibeto havas brilan futuron kaj grandan potencialon. Nun ni jam vidas ĝiajn sukcesan ŝanĝiĝon kaj grandan atingon, kiuj frapas la okulojn de la tuta mondo."

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng