Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis sukcese la 5a Junulara Seminario de Esperanto en Harbino
2013-05-20

de SHI CHENGTAI

 


Komuna foto de la seminario 
 

Prezidas la seminarion junaj gestudentoj.
 
 

Prelegas s-ano Gennadij.
 
 

Junaj gesamideanoj faras paroladon.
 
 

La aŭtoro(maldekstre) kaj s-anino Jiao Xiaolei, la gajninto de la unua premio
 

 

    Maje en la urbo Harbino siringoj floras. La 5-a Junulara Seminario de Esperanto okazis en la Feria Vilaĝo Fudong de la urbo. Pli ol 50 esperantistoj ĉeestis la ĉi-fojan JS.

 

    Antaŭtagmeze de la 11-a de majo (sabato), la inaŭguro de JS okazis en Salono Zamenhof, prezidata de gestudentoj Liu Jinhuan kaj Song Qinglin. S-ano Shi Chengtai, prezidanto de la Heilongjiang-a Esperanto-Asocio parolis: "Ĉi tie en Harbino okazas la 5a Junulara Seminario de Esperanto. JS-on ni jam sinsekve okazigis kvarfoje, kaj ĝi ankaŭ fariĝas la tradicia festivalo de la Esperanto-movado de nia provinco Heilongjiang." Kaj li daŭrigis: "Ĉiuj samideanoj sentas, ke al nia Esperanto-movado mankas la juna vivforto nuntempe, ĉar junuloj unue devas klopodi por sia vivtenado, por posteno, loĝejo kaj aliaj pli realaj celoj. Tamen, hodiaŭ homoj tra la mondo pli bezonas interkomunikadon, interkomprenon! Esperanto, la internacia helpa lingvo, kiel interkomunika ilo de la homaro, montras sian avantaĝon. Eĉ multaj junuloj ankaŭ komprenas la utilecon de Esperanto en la internacia komunikado, kaj deziras lerni nian karan lingvon Esperanto. Dank' al la persista klopodado de la Heilongjiang-a Esperanto-Asocio kaj la kontribuado de prof-ino Song Ping, funkciis kaj funkcias kelkaj Esperanto-kursoj en la urbo Harbino, kaj ne malmultaj gestudentoj lernas Esperanton; iuj el ili eĉ plie studis eksterloke, kaj perfektigas sian parolan kapablon en la lingvo. Juna studento Zhao Wenqi de la Heilongjiang-a Universitato estis premiita per la premio Diana Aitai dum UK en Hanojo, 2012. Antaŭ 5 jaroj, kiam okazis Esperanto-kunveno en Harbino, prezidanto de la kunveno eĉ estis mi, maljunulo, aŭ prof-ino Song, sed poste prezidantoj de JS jam estis gejunuloj. Tio tre ĝojigas nin ĉiujn! Nia laboro bakanta novan kaj junan forton por la Esperanto-movado jam gajnas ĝojindan sukceson. Do, la espero instigas nin, ni klopodadu plu! Mi kredas, ke nia JS daŭre okazos ĉiujare, kaj pli multe da junaj gesamideanoj esprimos sian amon al Esperanto kaj entuziasmon por la Esperanto-movado!"

 

    Poste parolis samideanoj diverslokaj kaj gestudentoj voĉlegis gratulajn leterojn de Esperanto-Asocioj de aliaj partoj de Ĉinio.

 

    Posttagmeze s-ano Matti Lahtinen el Finnlando prelegis kun la titolo "Esperanto kaj amikeco". Li parolis pri sia persona historio kontakti kun diverslandaj esp-istoj pere de Esperanto. Sekve s-ano Gennadij Ŝlepĉenko el la rusa urbo Vladivostok prelegis kun la titolo "La unua rusa traduko de la verko de Laozi 'Dao De Jing'", kaj precipe prezentis laŭdojn al la filozofiaj pensoj de Laozi kaj tiuj de Lev Tolstaj, granda verkisto de Rusio. Poste okazis la konkurso de la parolado en Esperanto: junaj gesamideanoj parolis unu post alia pri la seminaria temo "Esperanto kaj amikeco". Gejunuloj parolantaj uzis elektronikan rimedon (komputila projekciado) dum sia parolado. Juĝkomitatanoj, inkluzive de Matti kaj Gennadij, taksis ilian parolan kapablon en Esperanto por premii ilin laŭ iliaj esprimaj niveloj.

 

    En la fermo prof-ino Song Ping, sekretariino de la Heilongjiang-a Esperanto-Asocio donis adiaŭan paroladon.

 

    Vespere iris la amuzaj programeroj. Gesamideanoj kantis, dancis kaj distriĝis. Dum la amuzaj programeroj la juĝkomitatanoj pri la parola konkurso premiis gejunulojn. Studentino Jiao Xiaolei gajnis la unuan premion, studentinoj Wang Shiyu, Yang Jing k.a. gajnis la duan premion, aliaj 8 gejunuloj gajnis la laŭdan premion.

 

    Antaŭtagmeze de la 12-a de majo (dimanĉo) ĉiuj ĉeestantoj distriĝis per diversaj aktivecoj kiel pilkoludado kaj naĝado en la Feria Vilaĝo, kaj tagmeze revenis en la urbon Harbino. Dum la tagmeza festeno ĉiuj tostis por la amikeco inter esperantistoj, kaj esprimis deziron, ke ĉiuj revidu unu la alian en majo venontjare.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng