Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kamparano-laborantoj esperas vivi kiel urbanoj (II)
2013-05-20

de WANG YOUJIA

 

    Naskitoj en la 80-jaroj: aspiro al egala edukado por siaj infanoj

 


La plej zorgata afero de kamparano-laborantoj estas edukado de iliaj infanoj. 

 

    Cen Xinyu, preskaŭ 30-jaraĝa kamparano-laboranto en la urbo Kantono, suda Ĉinio, longtempe loĝas en la urbo kun siaj edzino Zhou Meijing kaj 5-jara filo. Li luas ĉambron kun la plankareo de 30 kvadrataj metroj. Oni apartigis la ĉambron en du malgrandajn ĉambretojn, internan kaj eksteran, kiel dormoĉambron kaj salonon. Estas nur malaltkvalitaj mebloj kaj elementaj aparatoj en la ĉambro. Cen Xinyu kaj liaj familianoj loĝas tie dum unu jaro, sed ili tute ne rigardas la loĝlokon kiel sian "hejmon"."Mi vivas en Kantono 6 aŭ 7 jarojn kaj jam tute kutimiĝis al la urba vivo, mi certe ne revenos al la kamparo. Sed ĉu estas facile enurbiĝi? Ŝajne por tio sufiĉas aĉeti fervojan bileton kaj alveninte ni ja povas subteni nin ĉiutage per laboro kiel ĉiuj urbanoj. Kiom da distanco tamen efektive kuŝas por ni, kamparano-laborantoj, fariĝi veraj urbanoj?" Dirinte tiujn vortojn, li silentis.

 

    La vivo de Cen Xinyu kaj liaj familianoj ŝanĝiĝis en la pasinta jaro. Lia edzino diris: "En kelkaj jaroj komencaj nia vivo estis ege malfacila. Mi kaj mia edzo laboris por niaj respektivaj dungantoj kaj loĝis en malsamaj amasloĝejoj liveritaj de ili. Al ni naskiĝis filo, sed ni povis nur forsendi lin hejmloken por konfidi lin al niaj gepatroj. Ni tri ja estis el unu familio, sed ne povis vivi kune." Poste Cen Xinyu kaj lia amiko fariĝis komercaj partneroj por garni kaj vendi olepentraĵojn, tiucele malfermante malgrandan butikon. Tiam lia enspezo pli kaj pli grandiĝis. Li klarigis ridetante: "Per malmultekosta komercado mi gajnas ĉiujare 40 aŭ 50 mil juanojn. Tio sufiĉas nur por nia minimuma vivteno. Mi ne povas malhavi la salajron de mia edzino."

  

    En la pasinta jaro, ilia filo jam sufiĉe aĝis por viziti infanĝardenon. La paro venigis lin en la urbon, kaj fine la familianoj kuniĝis. Zhou Meijing diris: "En la lastaj jaroj divers-nivelaj registaroj pli kaj pli zorgas la staton de kamparano-laborantoj. La koncernaj politikoj pli kaj pli bonigas nian vivon. Nun nia enspezo duobliĝis en komparo kun tiu en la komenca tempo kiam ni venis ĉi tien. Kaj nun ni havas diversajn sistemojn de socia asekuro kiel san-asekuro kaj aliaj. Kreskas nia memfido pri la vivo en la urbo."

 

    Tamen, ankoraŭ restas malfacilaĵoj. La plej maltrankviliga afero por la familio estas la edukado de la filo. Pro tio, ke ili ne estas oficiale registritaj en la urbo, la knabo povas viziti nur neregistaran infanĝardenon kontraŭ ĉiumonata pago je pli ol mil juanoj. Tio nun estas la plej granda elspezo en la ĉiutaga vivo de la familio. La edzino diris: "Ni eble ne tro multe postulu de la infanĝardeno, sed post du jaroj nia filo jam devos eklerni en elementa lernejo. Sen la oficiala registriĝo kiel urbano li devos lerni nur en neregistara lernejo. Ni ne scias, ĉu la eduka nivelo de tia lernejo estas egala al tiu de la registara. Ni aŭdis, ke estonte oni permesos trapasi  universitatan enirekzamenon en aliaj regionoj. Estos bonege se tio realiĝos! Alie nia filo devos partopreni en la ekzameno en nia hejmloko, sed pro malsameco de ekzamenaj demandaroj de diversaj lokoj, ni ne povos lernigi lin en mezlernejo ĉi tie en Kantono kaj certe devos sendi lin al la hejmloko kie ni estas ankoraŭ registritaj. Tiam nia infano denove nin forlasos, kaj nia familio devos refoje disiĝi."

 

    Por restigo de sia filo en la urbo la paro klopodas por havigi almenaŭ al li  la urbanan registritecon. Plenaj de espero ili diris, ke nun tre multaj urboj antaŭenigas la politikon de "registriĝo per akumulitaj poentoj", sed por plejparto da homoj la sojlo por la urbaniĝo ankoraŭ tro altas. Ili esperas, ke oni komencos praktiki politikon, kiu plifaciligos la proceduron por urbaniĝo. La paro mem klopodos duoble por komplete miksiĝi al la urba vivo. "Ni, same kiel la lokanoj, kontribuas por la urba evoluado. Ni atendas pli bonan politikon por la laboruloj migrintaj el kamparo, kiu povos restigi niajn infanojn ĉe ni kaj ĝuigi al ili edukadon egalan al tiu de lokaj geknaboj."

 

    Naskitoj en la 90-jaroj: aspiro al "garantiita loĝejo"

 

    "Foje mi ege bedaŭras, ke mi ne diligente kaj bone lernis en lernejoj, ĉar pro tio nun mi povas fari nur laborojn malŝatatajn de urbanoj kaj ankaŭ devas alfronti malfacilaĵojn havigi al mi loĝejon en la urbo." De la jaro 2010 Guo Yiming, naskita en la 90-aj jaroj en la 20-a jarcento, laboras en iu hotelo de la urbo Harbino, la ĉefurbo de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio. Ĉiutage li faras diversajn malpurajn kaj lacigajn laborojn por laŭeble rapide havigi al si loĝejon en la urbo.

 

 


La "hejmo" de la juna paro de kamparano-laborantoj 

 

    Guo Yiming venis al la urbo Harbino antaŭ 5 jaroj. Ĉi tie li enamiĝis al sia edzino Zhao. Por la juna paro loĝado estas la plej malfacile solvebla problemo en la vivo.

 

    La hotelo en kiu Guo Yiming laboras liveras senpagajn manĝojn kaj loĝadon. Ĝia komuna loĝejo sin trovas sube de la hotelo, kaj oportunas al la laborantoj. Sed se li volas loĝi kun sia edzino, li devas mem lui loĝejon. "Nun ni amasluas kun alia paro subteran ĉambron en iu loĝdomo. Oni dividas la 30 kvadrat-metran ĉambron en du malgrandajn por la du paroj, kaj postulas de ni ĉiumonate 300 juanojn. Vintre estas tre malvarme en la ĉambro. Cetere tie ne estas necesejo, kaj ni devas iri al la publika necesejo 500 metrojn for de nia loĝejo." Menciante pri la loĝloko Guo Yiming ĉiam sentas sin ŝulda al sia edzino.

 

    "Por loĝi en apartamento kun propra necesejo proksime de la hotelo oni devas pagi kiel luprezon 800 juanojn ĉiumonate. Tiom alta prezo malfaciligas al ni trovi kunluantojn. En la urbo Harbino, la regiono de malaltaj luprezoj estas Songbei, sed tie estas tro malproksime de nia laborejo. La distanco postulas almenaŭ 1-horan aŭtobusan veturadon. Mi laboras alterne en la hotelo. Kiam la nokta laboro finiĝas, jam ne troveblas surstrataj aŭtobusoj."Li diris: "Mia edzino laboras en frizejo proksime de la hotelo. Ĉiuvespere ŝi forlasas sian laborejon je la 9-a horo kaj duono. Se mi deĵoras tage, ŝi povas atendi min ĝis la 10-a horo por kune iri hejmen; se nokte, ŝi devas nur mem reiri. Mi ne povas esti trankvila se ŝi sola veturas al nia loĝloko malproksima kaj izolita."

 

    Nun la loĝejo estas la plej multe zorgata afero de Guo Yiming. Li tre atentas pri la rilataj politikoj de la registaro. Kiam li aŭdis, ke oni plifortigos la konstruadon de "garantiitaj loĝejoj" (speco de sociala loĝigo), li tuj serĉis koncernajn novaĵojn. "Kamparano-laborantoj vere bezonas tiajn loĝejojn, kie ili povas loĝi kontraŭ malgranda lupago kaj kie ili ne bezonas timi esti arbitre forpelataj de ĝia posedanto." Guo Yiming diris: "Bedaŭrinde, mi trovis, ke mi kaj aliaj, kiuj ne estas registritaj ĉi tie, ne rajtas aĉeti tiajn malmultekostajn ekonomiajn loĝdomojn."

 


Kamparano-laborantoj esperas havigi al si "garantiitan loĝejon". 

 

    Guo diris: "Nun ni povas konsideri nur pri aĉetado de komerca domo. La plej malkara domo kostas pli ol 4 mil juanojn po 1 kvadrata metro. Eĉ se mi aĉetos la plej malgrandan apartamenton kun plankareo de nur 30 kvadrataj metroj, mi devos pagi almenaŭ 50 aŭ 60 milojn da juanoj kiel la unuan antaŭpagon. Mi gajnas ĉiumonate 1400 juanojn kaj mia edzino nur iom pli ol 1000. Ni povus iom ĝui la vivon eĉ per tia enspezo se ni ne planus aĉeti loĝejon. Sed ni du devas plenforte nin streĉi por ŝpari monon por havigi al ni propran loĝejon, kaj por tio ni aĉetis apenaŭ unu novan veston en la pasinta jaro."

 

    Guo Yiming diris: "Fakte, ni, laborantoj el kamparo, plej urĝe bezonas 'garantiitajn loĝejojn'. Miaopinie, oni devas atribui laŭproporcie tiajn loĝdomojn al kamparano-laborantoj, ke ni almenaŭ havu esperon pri tio."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng